Madison Square Garden aŭ MSG, ofte kromnomita The Garden en la angla, estas la nomo de areno de Manhatano en Novjorko (Usono). Ĝi situas laŭlonge de la 8-a Avenuo inter la 31-a kaj 33-a Stratoj. La nuna konstruaĵo malfermiĝis la 11-an de februaro 1968 kaj estas jam la kvara versio de la areno.
Madison Square Garden ofte reklamacias sin kiel "La Plej Fama Areno de la Mondo".