Zoologia ĝardeno de Berlino

La zoologia ĝardeno de Berlino (germane: Zoologischer Garten Berlin) estas la plej malnova zoo de Germanio kaj la internacie plej konata el la germanaj zooj. Malfermiĝinte en 1844 ĝi havas areon de 35 ha en Berlina kvartalo Tiergarten.

La zoo kaj ĝia akvario nombris 3,2 milionojn da vizitintoj en 2007, tiel estanta la plej vizitata zoo en Eŭropo.

La zoo disponas pri proksimume 14.000 bestoj el ĉirkaŭ 1.400 specioj kaj tiel apartenas al la plej riĉaj zooj de la mondo. Regula bestomanĝigado estas la ĉefa allogaĵo. Pluraj el ĝiaj bestoj atingis mondan atenton, ekzemple

  • Knut, la blanka urso (Ursus maritimus) kaj
  • Bao Bao, la Granda pando (Ailuropoda melanoleuca).


Historio

Malfermiĝinta la Шаблон:Daton la Zoologischer Garten Berlin estis la unua zoo en Germanio. La akvario malfermiĝis en 1913. Ĝiaj unuaj bestoj estis donacitaj de reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a de Prusio.

Kelkaj domoj estis konstruitaj en la tipa stilo de la lando, kie la montritaj bestoj vivas. Tiel ekzemple la stalo por la zebroj estas kopio de la forteso Namutoni en la tiama germana kolonio Sud-okcidenta Afriko, la hodiaŭa Namibio. Krome ĝis hodiaŭ ekzistas domo en la stilo de la iama germana kolonio Zanzibaro, kie vivas bestoj el tiu parto de orienta Afriko. En la zoo okazis pluraj ekspozicioj pri la germanaj transmaraj teritorioj, ekzemple en 1900 pri la pacifika insularo Samoo, kiu en tiu jaro fariĝis germana kolonio. La zoo tiel dum la epoko de la Germana Imperio ne nur servis por informi pri bestoj, sed ankaŭ por diskonigi kaj ĝeneraligi la konojn pri la tiamaj kolonioj kaj fortigi la "kolonian ideon".

Fine de la Dua mondmilito, la zoo estis komplete detruita kaj nur 91 de 12.000 bestoj transvivantaj. Postmilite zoo kaj akvario estis rekonstruitaj laŭ la plej modernaj principoj, t.e. montrante la bestojn en sia natura ĉirkaŭaĵo. La zoo atingis bonegajn rezultojn en bestobredado, kio manifestadis la efikon de la novaj metodoj.

Zoo

Grupo Specio Bestoj
Mamuloj 188 1.149
Birdoj 408 2.680
Reptilioj 77 434
Amfibioj 45 422
Fiŝoj 392 3.747
Senvertebruloj 278 5.290
Entute (2007) 1.388 13.722

La Berlina Zoo estas la plej vizitata en Eŭropo kun ĉ. 3 milionoj jare. Ĝi estas vizitebla dum la tuta jaro. Ĝi estas facile atingebla per ĉiaj transportiloj (trajnoj haltas ĉe stacio Berlin Zoologischer Garten trajnstacio (populare: Berlin Zoo), pluraj U-Bahn-, S-Bahn- kaj bus-linioj interkonektiĝas tie). Ĉefa enirejo kun la Elefanto-pordego troviĝas en Budapesta Strato, alia enirejo kun Leona pordego ĉe Hardenbergplatz.

La zoo subtenas la bredadoregistrojn por blankaj kaj nigraj rinoceroj kaj gaŭroj. Raraj specioj de Cervedoj kaj porkoj partoprenas en specialaj programoj de bredado en kaptiteco. Berlina Zoo subtenas konservadistojn en Madagaskaro kaj estas partnero de Fondaĵo Specioprotekto.


Bestoj

Pluraj novnaskitaj besto-beboj el la Berlina zoo alogis nacian kaj internacian intereson, kelkaj el ili fariĝis famegaj steluloj:

Knut estas vira blanka ursido naskiĝinta en kaptiteco en la Berlina zoo la Шаблон:Daton. La patrina urso ne akceptis sian novan idon, tiel la bestoflegistoj kreskigis lin. Knut kaptis la atenton kaj intereson de la amaskomunikiloj kaj estigis veran "Knutmanion" tra la tuta mondo (rapide produktiĝis Knut-ludiloj, Knut-specialaj eldonoj, Knut-lumdiskegoj kaj Knut-libroj. Pro ursido Knut kreskegis la nombro de vizitantoj je 30% kaj ĝenerale la enspezoj de la zoo, taksita al ĉ. 5 milionoj € en 2007.

Bao Bao (* 1978) estas vira Granda pando (Ailuropoda melanoleuca), la sola besto de tiu specio en germana zoo kaj la plej aĝa granda pando en zoologia ĝardeno de la mondo. Kiel multaj liaj samspeciuloj li estas daŭre pruntita de Ĉinio pro la celo de bredado, sed spite al pluraj provoj eĉ de artefarita inseminado kun femala pando "Yan Yan" ne jam estiĝis idoj.

Notoj, fontoj

Шаблон:Referencoj

Eksteraj ligiloj

Шаблон:Commons

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ruth Madrigal
8 July 2018
Beautiful zoo, easily a full day visit. Most of the enclosures are the open type, which is nice. Try to not miss the feeding times. The restaurant and café areas are great too.
Emel Bayraktar
27 September 2015
As a zoo lover, i love this one. Animals have very large spaces and you can see them closely. Feeding times are further interesting. Polar bear must not be missed.
Tuula Ihamuotila
25 June 2013
Best zoo in Europe! Lovely children's zoo too, where you can feed the lamb and goats. Don't miss it. One big minus though now that the amazing Bao Bao has sadly passed away: we need a new panda soon!
Darina Sultanova
15 August 2018
Super ! We were lucky - it was not very hot day - we saw all the animals - they are cool! The Zoo is chic!
Sima
16 December 2021
I recommend to visit the zoo in the morning or afternoon. We visited it during the late afternoon and most of the animals were in their aviaries (since it was getting dark). The zoo is very tidy ????.
Vangelis Koukidis
15 April 2015
Best Zoo ever! Small and easy to walk in a couple of hours, and the animals often seem to live in a very natural environment (ok still a prison, don't get angry with me). The aquarium is also nice!
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
Park Inn by Radisson Berlin Alexanderplatz

startanta $460

H4 Hotel Berlin Alexanderplatz

startanta $308

Motel One Berlin-Hackescher Markt

startanta $84

Lux 11 Berlin Mitte

startanta $660

St. Christopher's Apartments Berlin

startanta $95

St. Christopher's Hostel Berlin

startanta $48

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Flak tower

Flak towers (German: Flaktürme) were large, above-ground

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Aquarium Berlin

The Aquarium Berlin in Berlin is one of Germany's largest aquariums.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Berlin Zoologischer Garten railway station

Berlin Zoologischer Garten station (German: Bahnhof Berlin

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Museum of Photography

The Museum of Photography (Deutsch. Museum für Fotografie) in the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo

La Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo, germane

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Europa-Center

The Europa-Center is a building complex on the Breitscheidplatz in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
C/O Berlin

C/O Berlin is a gallery in Berlin, specialising in photography and

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Beate Uhse Erotic Museum

The Beate Uhse Erotic Museum (German: Beate Uhse Erotik-Museum) is a

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Parque Batlle

Parque Batlle (Spanish pronunciation: ]), formerly Parque de los

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Gene C. Reid Park

Gene C. Reid Park is a 131-acre urban park in central Tucson, Arizona

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Rifuĝejo Healesville

Rifuĝejo Healesville, en angla origine Healesville Sanctuary aŭ Sir C

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Warsaw Zoo

The Warsaw Zoological Garden, known simply as the Warsaw Zoo (Polish:

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Taipei Zoo

The Taipei Zoo (Chinese: 臺北市立動物園), sometimes referred to as the 'Muzha

Vidu ĉiujn similajn lokojn