Waikīkī (angle prononcata waɪkiːkiː, havaje vɐikiːkiː aŭ wɐikiːkiː) estas kvartalo de la urbo Honolulu, ĉe la suda bordo de la insulo de Oahu en Havajo, Usono. Waikīkī Beach estas la marborda plaĝo de la urba kvartalo, kaj internacie la kvartalo aparte konatas pro tiu plaĝo, fama inter turistoj kaj inter ŝatantoj de ondorajdado.
En la kvartalo vidindas pluraj publikaj lokoj, inkluzive de la parko Kapiʻolani, la plaĝa parko Kūhiō, la laguno Kahanamoku kaj la jaĥta haveno Ala Wai.
La nomo Waikīkī en la havaja lingvo signifas "fontanta freŝan akvon", ĉar fontoj kaj rojoj origine malsekigis marĉojn kiuj disigis Waikīkī de la insula interno.