Votivkirche (Vieno)

Votivkirche (Promesita preĝejo) estas preĝejo en Alsergrund de Vieno (Aŭstrio).

Historio

Atenco

Temas pri la promeso, ligita al saviĝo de la imperiestro Francisko Jozefo la 1-a de la atenco okazinta la 18-an de februaro 1853. En tiu tago la 23-jaran imperiestron promenantan kun sia oficiro ĉirkaŭ palaco Hofburgo, atakis la 21-jara hungara naciisto, tajloro János Libényi. Li alkuris de malantaŭe kaj ponardis la imperiestron, eniginte longan tranĉilon en lian kolon. La dika ora brodaĵo, kovrinta la altan kolumon de la imperiestra jako, savis lin de neevitebla morto, sed la vundo sangis multege kaj vivminaco estis pli ol reala. La akompana oficiro kaj hazarda preterpasanto kaptis la teroriston, kiu baldaŭ estis forkondukita de polico, kriante: “Vivu Kossuth!” Laŭdire la imperiestro insistis, ke oni traktu la hungaron honeste kaj post ties antaŭvidebla ekzekuto eĉ donis etan pension al lia patrino.

Konstruado

Post tio la imperiestra frato, arkiduko Ferdinand Maximilian alvokis loĝantaron de la imperio kolekti monon por konstrui la preĝejon honore al tiu mirakla saviĝo. La kampanjon partoprenis 300 mil homoj, danke al kio aperis 99 metrojn alta preĝejo, kiu cedas tiukampe nur al la Katedralo de Sankta Stefano.

La konstruado komenciĝis en 1856 kaj la sakrado okazis la 24-an de aprilo 1879, je la tago de la arĝenta geedziĝofesto de la imperiestro kaj lia edzino Elizabeto pli konata kiel Sisi.

La 26-jara arkitekto Heinrich von Ferstel elektis la novgotikan stilon, pro kio la preĝejo similas al la francaj gotikaj katedraloj. Tiutempe la urbomuro ankoraŭ ekzistis, do la preĝejo estis inter la unuaj konstruaĵoj lokitaj sur la Ringostrato. La paroĥanoj mankis, do la imponan kolosaĵon vizitis ĉefe soldatoj el apudaj garnizonoj, speciale multiĝintaj post la Hungara revolucio en 1848.

Kiel materialon oni uzis sabloŝtonon, kio necesigas ĉiaman renovigadon kaj atentan prizorgadon. Tamen ĝi travivis jam pli ol 150 jarojn, estis restaŭrita post damaĝoj de la Dua mondmilito kaj eĉ ricevis sekvantojn forme de tre similaj Gedächtniskirche en Speyer (Germanio) kaj Sint-Petrus-en-Pauluskerk en Oostende (Belgio).

Eksteraj ligiloj

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
JANICE????
22 August 2017
Immerse yourself by observing the colorful lights shining though the beautiful stein-glass windows and enjoy the tranquility away from crowded tourists.
Alexandros
21 December 2014
Even better than Stephansdom. You must definitely get in and have a look around!
Julia Kryvomaz
14 January 2018
The church is very beautiful. Almost just as beautiful as Stephansdom but not that crowded
Leo Pérez Ramos
27 October 2018
Todos los lugares aquí son impecables,de esta iglesia en especial su arquitectura externa, increíble, una obra mandada a hacer por el tristemente célebre Maximiliano de Habsburgo, estilo neogotico ❤️
Антон Клочков
7 January 2015
Самая-самая во всех проявлениях церковь Вены - обязательно посетите!
Molotov Cupcake
5 March 2020
In der Kirche befindet sich Graf Niklas von Salms Grabmal aus ägyptischem Marmor. Der Graf leitete die städtische Garnison im Jahr 1529 gegen die anstürmenden Osmanen
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
8.6/10
Anatoly P., Михаил Иванов kaj 16,779 pli multaj homoj estis ĉi tie
DO&CO Hotel Vienna

startanta $319

Hotel Am Stephansplatz

startanta $230

Hotel Royal

startanta $243

Hotel Kaiserin Elisabeth

startanta $203

City Pension Stephansplatz

startanta $124

Graben Hotel

startanta $229

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sigmund Freud Museum (Vienna)

The Sigmund Freud Museum in Vienna is a museum founded in 1971

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sigmund Freud Museum

弗洛伊德博物馆(Sigmund Freud Museum)位于弗洛伊德在维也纳的心理诊所和住所,主题是他的生平以及精神分析的历史。

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Schottenstift, Vienna

The Schottenstift or Scottish Abbey (full name: Benediktinerabtei

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Urbodomo de Vieno

Urbodomo de Vieno (germane Wiener Rathaus) estas la novgotika

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Wiener Börse

The Wiener Börse AG (also known as the Vienna Stock Exchange (WBAG))

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Burgoteatrejo

La burgoteatrejo, la 'Burgo' estas la plej granda ŝtata parolteatro

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Stadtpalais Liechtenstein

Stadtpalais Liechtenstein (City Palace), a residential building at

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Hohe Brücke, Vienna

The Hohe Brücke ('High Bridge') is a bridge across the Tiefer Graben

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Church of Nosso Senhor do Bonfim, Salvador

The Church of Nosso Senhor do Bonfim (Portuguese: Igreja de Nosso

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Basilica of Our Lady of Luján

The Basilica of Our Lady of Luján (español. Basílica de Nuestra Se

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Monserrate Sanctuary

Monserrate Sanctuary is a Catholic shrine in Bogotá, Colombia. The

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Basilica of Our Lady of Zapopan

The Basilica of Our Lady of Zapopan (español. 'Basílica de Nuestra S

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Baziliko de Sankta Petro de Romo

La baziliko de Sankta Petro en Romo estas katolika baziliko en

Vidu ĉiujn similajn lokojn