La Wiener Stadtpark (eo: viena urboparko) etendiĝas en Vieno ekde la Parkringo en la malnova urbocentro ĝis la Fojnofoirejo en la 3-a viena urbdistrikto kaj estas parko, kiun kaj turistoj kaj ankaŭ vienanoj ŝatas viziti . Ĝia areo estas 65.000 m².
Jam dum la bidermajro la glaciso antaŭ la Karolinurba Pordego estis plezurejo. Kadre de la malkonstruado de la viena urbomuro favore al la granda viena ringostrato la tiama viena urbestro Andreas Zelinka antaŭenigis la projekton de publika parko sur tiu ĉi tereno. Pejzaĝpentristo Joseph Sellény planis la parkon laŭ la stilo de pejzaĝa parko, la planojn priverkis kaj realigis la urboĝardenisto Rudolph Siebeck. La 21-an de aŭgusto 1862 la urboparko malfermiĝis al publiko kiel dua publika parko de Vieno.