Granda pando ĉe la Viena Bestoĝardeno Tiergarten Schönbrunn
Tiergarten Schönbrunn en la germana (laŭvorte Bestoĝardeno Schönbrunn), Viena Bestoĝardeno aŭ Vienna Zoo, estas Bestoĝardeno situanta en la terenoj de la fama Palaco Schönbrunn en Vieno, Aŭstrio. Fondita kiel imperia menaĝerio en 1752, ĝi estas la plej malnova bestoĝardeno en la mondo.
Nune Tiergarten Schönbrunn estas konsiderata kaj rigardas sin mem kiel scienca administrata bestoĝardeno kiu vidas sian ĉefan celon iĝi centro por specikonservado kaj ĝenerala naturkonservado same kiel por edukado laŭ la decidoj de la leĝaro. La ankoraŭ konservataj konstruaĵoj de la baroka epoko, kiuj estis komplementataj en la lastaj jaroj per elementoj de moderna zooarkitekturo, havigas ankoraŭ bonan impreson de la 18ajarcentaj menaĝeriaj konstruaĵoj laŭ la modeloj de Versajlo.
48°10′56″N 16°18′09″E / 48.18222°N, 16.3025°OKategorio:16° E Kategorio:48° N
Kategorio:Bestoĝardenoj en Aŭstrio Kategorio:Konstruaĵoj en Vieno