Vestmannaeyjar estas komunumo de Islando.
Geografie Vestmannaeyjar estas grupo de insuloj:
Heimaey estas la sola surloĝata insulo. La formala nomo de la komunumo estas "Vestmannaeyjabær" (La urbo de Vestmannaeyjar).
Laŭ landnámabók la nomo venas de irlandaj sklavoj (la islanda Vestmenn signifas "okcidentulo", la vikinga vorto por irlandanoj) kiuj fuĝis al la insulojn en ĉ. 876.
La maro sude de Islando estas tre fiŝriĉa, sed la plejparto de suda Islando estas senhavena. Do, kun sia bona haveno, Vestmannaeyjar estas tre grava fiŝkapta urbo.
Nokte 23-a de januaro 1973 okazis vulkana erupcio en Heimaey, kaj granda parto de la urbeto detruiĝis. Tamen neniu mortiĝis, kaj la loĝantaro plejparte sukcesis fuĝi al la ĉeflando dum la unua nokto.
Kvankam multaj revenis, la loĝantaro ankoraŭ ne atingis la antaŭerupcian nivelon.