La atena Turo de la ventoj estas okangula konstruaĵo el marmoro el la tria kvarono de la 1-a jarcento A.K. Ĝi troviĝas sur la romia bazaro de Ateno kaj nomiĝas tiel pro la reliefoj de ok vento-dioj faritaj sub la kornico.
Estis horloĝo publika kun akvokomputilo, sunhorloĝo kaj ventoindikiloj. Aliaj nomoj estas Aérides aŭ Horloĝo de Androniko (greke: Ωρολόγιο του Κυρρήστου [orolójo tu kirrístu]) laŭ la arĥitekto Androniko el Kírro en Sirio.