Turingia Arbaro

La Turingia Arbaro - germane Thüringer Wald [prononco "Tyringa Valt"] - en vasta senco estas mezalta montaro, evidente tre arbaroriĉa, de 150 kilometroj da longo kaj 35 kilometroj da larĝo en la federacia lando Turingio de Germanio. En malvasta senco la Turingia Arbaro nur estas la okcidenta parto de tiu montaro, ĝis proksimume la urbo Neustadt am Rennsteig. La orienta parto, do la mezalta montaro oriente de la linio Gehren-Neustadt-Schleusegrund-Auengrund kontraste al la okcidenta parto nomiĝas Turingia Ardeza Montaro.

]] La Turingia Arbaro kaj la Turingia Ardeza Montaro etendiĝas de la rivero Werra en nordokcidento ĝis la mezalta montaro Frankonia Arbaro en sudoriento. En la norda parto de la montaro rojoj kaj riveretoj pli aŭ malpli rekte enfluas la riveron Elbo, en la suda parto en la riverojn Weser (pere de la alfluo Werra) respektive Rejno (Majno).

La plej alta montopinto de la Turingia Arbaro estas la monto Großer Beerberg proksime de la urbo Suhl (982 m). Pliaj aparte altaj punktoj de la teritorio estas la montoj Großer Inselsberg (916 m) kaj Schneekopf (978 m).

Geologio

La montaro je granda parto konsistas el la vulkana roko porfiro, sed ankaŭ el granito kaj gnejso. Sekve de geologiaj perturboj malgrandkvante troveblas ankaŭ aliaj specoj da ŝtonoj.

Konatiĝis mineralaj kugloj troveblaj ĉe la monto Schneekopf proksime de Oberhof, kiuj konsistas el porfiro sed enŝlosas kernojn el la mineraloj agato kaj kvarco.

)]]

Klimato

Pro sia lokiĝo en okcident-orienta direkto la Turingia Arbaro kolektas grandan kvanton da pluvo, kaj pro la geologia konsisto de la grundo tiuj altaj pluvokvantoj dum la jarmiloj skulptis pejzaĝan reliefon pli karakterize krutan ol en aliaj simile altaj montaroj. Dum la 18-a jarcento, kiam ekzaktaj mezuroj de la alteco super marnivelo ankoraŭ ne eblis, iuj sciencistoj tial pro la aspekto de la montoj konsideris ilin inter la plej altaj en Germanio, kio objektive ne ĝustas.

Koresponde al la altaj pluvokvantoj en malfrostaj tagoj, la vintraj neĝokvantoj estas inter la plej altaj en tuta centra kaj orienta Germanio.

Rennsteig

Sur la plej alta linio de la montaro inter Eisenach-Hörschel ĉe rivero Werra kaj Blankenstein ĉe rivero Saale situas 168 kilometrojn longa migra vojo, kiu nomiĝas Rennsteig [Renŝtajk]. Unufoje ĉiujare, meze de majo, tiu vojo pleniĝas je sportistoj ĉar ekde la jaro 1973 tiam tradicie okazas granda kura konkurso. La migra vojo Rennsteig havas altan simbolan valoron por la federacia lando Turingio: ekzemple la landa himno nomiĝas Rennsteiglied (do "Rennsteig-kanto").

La urbo Oberhof estas granda vintrosporta centro kun stadiono por 13.000 spektantoj.

Vidindaĵoj

Pro la pejzaĝaj apartaĵoj, la malindustria, malurba strukturo, kiu garantias puran aeron kaj trankvilon, kaj la tamen bona atingebleco centre de Germanio la Turingia Arbaro ankaŭ estas grava turisma celo en Germanio. Inter multaj signifaj historiaj konstruaĵoj ĉi-tie menciiĝu nur la fortikaĵo Wartburg [Vartburk] proksime de la urbo Eisenach [Ajzenaĥ], kie dum la 16-a jarcento kaŝiĝis la religia reformisto Martin Luther kaj tie verkis standardan germanlingvigon de la biblio.

Retaj ligiloj

Шаблон:Commons Шаблон:El retaj paĝoj de la asocio Natura Parko Turingia Arbaro Шаблон:El Thüringer Wald – vojaĝoinformoj de la germanlingva vojaĝa vikipedio] Шаблон:El elaera bildo de la Turingia Arbaro

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Turingia Arbaro. Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
Berg- und Jagdhotel Gabelbach

startanta $168

Ilmenauer Hof

startanta $64

Aparthotel Oberhof

startanta $74

Schlossberghotel Oberhof

startanta $141

Sporthotel Oberhof

startanta $114

Pension Haus Saarland

startanta $58

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kloster Veßra

Kloster Veßra estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la di

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Spitter Waterfall

The Spitter Waterfall (Deutsch. Spitterfall) is the highest natural

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Reinhardsbrunn

En Reinhardsbrunn, parto de Friedrichroda, estas kastelo en novgotika

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kastelo Elisabethenburg

La Kastelo Elisabethenburg (germane: Schloß Elisabethenburg) estas

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Muzeo Heidecksburg (Rudolstadt)

La Turingia landa muzeo Heidecksburg (germane: Thüringer Landesmuseum

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Katedralo de Erfurto

La katolika Katedralo de la Virgulino estas 1200 jarojn aĝa preĝejo s

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Dominikana preĝejo (Erfurto)

La Preĝejo de la Predikantoj (germane: Predigerkirche) estas

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sinagogo malnova de Erfurto

La Sinagogo malnova de Erfurto (germane: Alte Synagoge) troviĝas

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Schwäbische Alb

Schwäbische Alb [], en Esperanto Ŝvabia Ĵuraso, estas mezalta mo

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Rhön

Rhön

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Julian Alps

The Julian Alps (slovenian: Julijske Alpe, italian: Alpi Giulie) are a

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sierra Nevada de Sankta-Marta

La Sierra Nevada de Santa Marta (Neĝomonta Teritorio de Sankta Marta

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Arbaro de Fontainebleau

La arbaro de Fontainebleau, antaŭe nomita arbaro de Bière, estas v

Vidu ĉiujn similajn lokojn