Trenčianske Teplice, hungare Trencsénteplic, germane Trentschin-Teplitz estas urbo en Slovakio en regiono Trenčín, en distrikto Trenčín.
La urbo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Trenčín troviĝas 12 km-ojn for.
La loko famiĝis jam pri la kuracfontoj dum la romianoj. La unua mencio devenis el 1234. Familio Illésházy (ilEŝhAzi) konstruis tie domojn en la 16-a jarcento, poste barono Simono Sina evoluis ĝin en la 19-a jarcento. La banloko havis 5 sulfurajn fontojn 38-42 °C-ajn. de Zólyom. En 1910 loĝis en la banloko 1511 da homoj, (hungaroj en minoritato, slovakoj en majoritato). La vilaĝo ĝis 1919 apartenis al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio.