Trakai estas historia urbeto ene de la komunumo Trakai, en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Vilnius (Vilno). Dum la jaro 2005, la komunumo havis 37 400 loĝantojn, el tio la urbo mem 6 100.
La urbo troviĝas 28 kilometrojn okcidente de Vilno. Estas 200 lagoj en la regiono, el inter ili la plej profunda (46,7 m) estas Galvė kun 21 insuloj. Galvė kovras areon de 3,88 km², la lago Vilkokšnis 3,37 km² kaj la lago Skaistis 2.96 km².
Dum aprilo 1991 fondiĝis la Historia Nacia Parko Trakai por konservi la regionon, kiu kaj estas nacia kultura heredaĵo kaj aŭtentika natura rezervejo. La parka teritorio kovras 82 km², aldoniĝas 34 km² kovritaj per arbaroj kaj 130 km² kovritaj per lagoj.
Interalie partnerurbo estas pola urbo Malborko / Malbork, kie tre aktivas E-rondo de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL)