La tombo de la Nekonata Soldato (ruse Могила Неизвестного Солдата) troviĝas ĉe Kremla muro en moskva Aleksandrova Ĝardeno, Rusio.
La tombo de la Nekonata Soldato (ruse Могила Неизвестного Солдата) trovigxas cxe Kremla muro en moskva Aleksandrova Gxardeno, Rusio. Gxi estas la milita memorinda monumento dedicxita al la sovetiaj soldatoj pereintaj dum la Granda Patriota milito okazinta en 1941-1945.
La 8-an de majo 1967, antauxtage de la Venkotago, okazis la inauxguro de la memorinda arkitekta ensemblo "La Tombo de la Nekonata Soldato" cxe Kremla muro en Moskvo.
Tie oni reenterigis cindron de la Nekonata Soldato el amastombejo situanta proksime de la 40-km de Leningrada sxoseo.
Projektis kaj konstruis la monumenton arkitektoj: D. Burdin, V. Klimov, Ju. Rabaev kaj skulptisto N.Tomskij.
La Tombo situas en Aleksandrova Gxardeno, apud gxia enirejo. Proksime estas Arsenala turo de moskva Kremlo kaj la norda parto de gxia muro.
Centre de la monumento trovigxas la placeto farita el rugxa granito kun la kvinpinta bronza stelo, el kiu emanas Eterna flamo. Gxin rebruligis Leonido Brejxnev, tiama gvidinto de Sovetunio, per la torcxo kun fajro prenita el Leningrado, kie same estas la tombejo. Sur la placeto estas la surskribo “Via nomo estas nekonata, via heroajxo estas neforgesebla”.
Ekde la 12-a de decembro 1997 la Tombon gardas la Honora gardantaro, kiun konsistigas militistoj el la Presidenta regimento. Cxiu oficiala delegacio vizitanta la Rusian Federacion nepre omagxas al la Tombo de la Nekonata Soldato kaj donas florkronojn. Same vizitas cxi-lokon kaj donas florojn la auxtoritauloj de la lando dum la naciaj festoj. Tiam la Honora gardantaro marsxas lauxlonge de la ensemblo.
Laux lastaj kalkuloj dum la Dua mondmilito (1939-1945) pereis cxirkaux 27 milionoj sovetianoj. Preskaux cxiu eksa sovetia familio perdis siajn parencojn tiam. Gxis nun estas netrovitaj kadavroj de pluraj soldatoj, kvankam cxiujare oni malkovras iujn nomojn kaj reenterigas ties restajxojn. La Venkotagon (la 9-an de majo), plej gxojan nacian feston, la Tombon de la Nekonata Soldato vizitas kutime abunda homamaso.