Tipasa estis kolonio en la Romia provinco Mauretania Caesariensis, nuntempe nomita Tipaza, kaj situa en marborda centra Alĝerio. Ekde 2002, ĝi estis deklarita de UNESCO "Monda Heredaĵo". Estis ankaŭ alia urbo kun la sama nomo: Tipasa en Numidio
Dekomence la urbo estis malgranda antikva komercejo de Fenicio konkerita de Antikva Romo kaj turnita en militista kolonio fare de la imperiestro Klaŭdio por la konkero de la regnoj de Mauretania. Poste ĝi iĝis municipium nome Colonia Aelia Augusta Tipasensium, kiu atingis 20,000 loĝantojn en la kvara jarcento laŭ la historiisto Gsell.