La Templo de Debod estas templo el la Antikva Egiptio kiu nuntempe situiĝas en Madrido (Hispanio). Ĝi estas situanta en la okcidento de la Placo Hispanio, kune al la Promenejo Pintor Rosales (Okcidenta Parko), en altaĵo kie troviĝis la Kazerno La Montaña (kie okazis kruenta epizodo de la Intercivitana hispana milito). Je ĝia translokiĝo al Hispanio, ĝi estis ordigita laŭ la sama orientiĝo en ĝia origina loko, de oriento al okcidento.
La Templo de Debod estis donaco de Egiptio al Hispanio en 1968, kiel dankado pro la hispana helpo, post la internacia vokado de Unesko por la savado de la temploj de Nubio, ĉefe tiu de Abu Simbel, en danĝero je malapero pro la konstruado de la akvorezervujo de Asuano. Egiptio donacis kvar el la savitaj temploj al diversaj nacioj kiuj kunlaboris: Dendur al Usono, Ellesiya al Italio, Taffa al Nederlando kaj Debod al Hispanio.
La templo havas ĉ. 2200 jarojn. Ĝia plej antikva nukleo estis starigita sub la egipta reĝo Ptolomeo la 4-a Filopatoro, kaj poste ornamita de la nubia reĝo Adijalamani (Adikhalamani) de Meroe je 200-180 a. K., dediĉata al Amono de Debod ("Amani", en la lingvo de Kuŝ) kaj Izisa. Ĝi havas gravajn aldonaĵojn de la ptolomea kaj romi-imperia epoko.
Koordinatoj: