La Templo Siong Lim (ankaŭ: Templo Ŝuang Lin) estas la kutima nomo de konata singapura monaĥejo en la sudĉina dialektaro Min Nan. En la norma ĉina lingvo la monaĥejo nomatas (Lian Ŝan) Ŝuang Lin (ĉine (莲山)双林寺, pinjine (Lián Shān) Shuāng Lín sì, laŭvorte ĝemela arbareto de la lotusa monta templo). La budhisma templo situas en la distrikto Toa Payoh de Singapuro.
La areo de 40.000 kvadrataj metroj estis donaco de Low Kim Pong, riĉa ĉina hoklo, kiu estis komercisto kaj dediĉita budhano.
Koordinatoj: 1° 19' 49" norde, 103° 51' 27" oriente