Teatro La Fenice

La Teatro La Fenice (per plena nomo Gran Teatro La Fenice di Venezia [prononco "Gran Teatro la Feniĉe di Venecia"]) estas la plej granda kaj plej konata operejo en Venecio.

Historio

Post kiam dum la jaro 1773 la plej grava operejo de Venecio forbruliĝis, la opera societo kaj la patricia familio, kiuj kune estis la posedantoj, ne povis interkonsenti pri rekonstruo. Sekve la opera societo decidis sole mem konstrui novan operejon. La konstruaj laboroj komenciĝis dum la jaro 1790 gvide de la arkitekto Gian Antonio Selva. La 16-an de majo 1792 la nova operejo inaŭguriĝis kaj alude baptiĝis „La Fenice“ (itale Fenikso). La operejo rapide iĝis unu el la plej signifaj de Italio kaj Eŭropo kaj gastigis multajn mondajn premierojn de operoj. Kiel kutime en Italio, operoj prezentiĝis dum karnavalo, pentekosto kaj aŭtuno.

Dum 1836 la domo denove grave damaĝiĝis per fajro, sed la damaĝoj povis esti riparitaj ene de jaro, kaj la alta renomo de la operejo restis. Aparte Giuseppe Verdi elektis la operejon por multaj el la mondaj premieroj de siaj verkoj (Ernani, Attila, Rigoletto, Simon Boccanegra, La traviata). Rigoletto havis sukcesegan premieron ĉe La Fenice la 11an de Marto 1851.

Dum 1883, du monatojn post la morto de la germanlingva komponisto Richard Wagner en Venecio, la itallingva premiero de lia kvaropera ciklo Der Ring des Nibelungen okazis en la Teatro La Fenice.

Post la Dua Mondmilito la operejo kadre de la muzika bienalo de Venecio ricevis novan signifon. La "Festivalo de nuntempa muziko" denove gastigis multajn mondajn premierojn, ekzemple de la komponistoj Igor Stravinskij, Benjamin Britten, Sergej Prokofjev, Luciano Berio, Luigi Nono, Bruno Maderna kaj Sylvano Bussotti.

Fine de la 20-a jarcento sekvis alia katastrofo: dum renovigaj laboroj la 29-an de januaro 1996 la konstruaĵo fare de elektra inĝeniero estis intence fajrigita, kaj komplete forbrulis. La kulpulo post kondamno fuĝis kaj nur dum majo 2007 estis trovita en Meksiko, kaj sekve transdonata al itala malliberejo. Pro disputoj pri la stilo de rekonstruo daŭris plurajn jarojn, ĝis kiam la rekonstruo vere komenciĝis. Dum decembro 2003 la operejo, per koncerto gvide de la dirigento Riccardo Muti, reinaŭguriĝis kiel koncertejo. Dum novembro 2004 ankaŭ la sceneja maŝinaro estis preta – kaj konsideriĝis la tiumomente plej moderna sceneja maŝinaro de teatrejo aŭ operejo tutmonde. Dum la opereja reinaŭguriĝo prezentiĝis la opero La Traviata de Giuseppe Verdi gvide de la dirigento Lorin Maazel, en sia origina versio. La legende bona akustiko de la operejo povis esti rekreata kaj per moderna tekniko eĉ ankoraŭ esti perfektigata.

Tutjare en la Gran Teatro la Fenice okazas simfoniaj koncertoj, kiujn prezentas la „Orchestra del Teatro la Fenice“. La opera sezono komenciĝas dum januaro (kontraste al la plej multaj aliaj italaj operejoj) kaj finiĝas dum decembro.

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
EDR
25 February 2018
Such an iconic and important teather. Don't miss out on the opera season here. No need to book in advance for an audio guide tour which will last 50 minutes circa. Price €10 enjoy!!
Otel.com
14 February 2012
This is one of the city's best and most beautiful opera houses, and though it has seen lots of unfortunate events, it has been properly restored. Go on a 45-minute tour here to learn more.
Alix De Grez
14 February 2016
Great visit and you can assist to the repetitions. Do not arrive too late otherwise you wont have access to certain rooms.
Arix Bi
25 August 2015
Teatro storico e riconosciuto in tutto il mondo per la sua acustica è bellezza! Vale la pena una visita (con guida gratis) per non farsi spennare con uno spettacolo anche se ne varrebbe la pena!
Michele Castro
5 July 2017
Teatro histórico de la ciudad de Venecia! Tanto por su arquitectura, historia y personajes famosos que pasaron! La visita guiada va entre los 7 a 13 euros dependiendo la edad! Súper recomendable
Alan x el mundo
7 July 2015
Impresionante teatro hogar de la ópera de Venecia. El tour por el día vale la pena.
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
9.1/10
Doina Crisan Habean, Luiz Guilherme kaj 94,260 pli multaj homoj estis ĉi tie
AMAN VENICE

startanta $0

Locanda Armizo

startanta $106

GKK Exclusive Private suite Venezia

startanta $0

GKK Exclusive Private suite Venezia

startanta $587

Residenza Laguna

startanta $146

Ca' Angeli

startanta $284

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Palazzo Contarini del Bovolo

The Palazzo Contarini del Bovolo (also called Palazzo Contarini

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Santa Maria Zobenigo

The Chiesa di Santa Maria del Giglio is a church in Venice, Italy.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
San Moisè

The Chiesa di San Moisè (or San Moisè Profeta) is a church in V

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Santo Stefano, Venice

The Chiesa di Santo Stefano (Church of St. Stephen) is a large church

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Teatro San Gallo

Il Teatro San Gallo è un teatro della città di Venezia, che si trova n

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Палаццо Корнер-Спинелли

斯皮內利角宮(Palazzo Corner Spinelli)是意大利

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Teatro Goldoni

The Teatro Goldoni (formerly Teatro San Luca, Teatro Vendramin di San

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ca' Dario

達里奧宮(意大利語:-{Palazzo Dario}-)是義大利城市威尼斯的一

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Teatro Municipal (Rio de Janeiro)

The Theatro Municipal (Municipal Theatre) of Rio de Janeiro is located

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Teatro Degollado

Teatro Degollado (Degollado Theater) is a neoclassical Mexican theater

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Teatro del Libertador General San Martín

The Teatro del Libertador General San Martín (or more commonly,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Estates Theatre

The Estates Theatre or Stavovské divadlo is a historic theatre in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Teatro El Círculo

Teatro El Círculo is a theater in Rosario, Argentina.

Vidu ĉiujn similajn lokojn