Tamizo (angle Thames) estas rivero en suda Anglio kiu trafluas Londonon.
Ĝi fontas ĉe Cirencester en la montetoj de la Cotswolds, fluas orienten al Oxford (kie ĝi nomiĝas Isis), poste suden al Reading kaj tiam ĝi meandras tra Londono. Ĉe Southend-on-Sea ĝi elfluas kun larĝa estuaro en la Nordan Maron.