Ĉenponto aŭ en kompleta hodiaŭa nomo Ĉenponto SZÉCHENYI [seĉenji] estis la unua konstanta ponto de Budapeŝto. Ĝia nomo venas el tio, ke vojstrukturo estas alligita al kunligitaj, pendigitaj, ankritaj ĉenoj.
Ĝi longas 380 m, la meza aperturo estas 202,6 m. La pezo de la originala fersistemo estis 2139 tunoj, kiu grandiĝis post la unua trakonstruo (1913–15) al 5194 tunoj.
Ĝian konstruon ordonis la hungara leĝo XXXV (35) el 1836. Tre gravis por la afero la Budapestxa Ponto-societo, fondita en 1832 de István Széchenyi.
La leĝo skribis, ke sur la onta Ĉenponto ĉiu – sendepende de sia rango – devas pago pontomonon. Tio estis la unua fendo je muro de la nobela senimposteco.
Oni komencis la konstrulaborojn en 1839 laŭ planoj de la brita inĝeniero William Tierney Clark. La konstruadon efektivigis Adam Clark, la plejparton de mono pruntis riĉaj bankistoj kiel SINA György, ROTSCHILD Salamon kaj WODIANER Sámuel. Oni metis la bazŝtonon dum festa ceremonio la 24-an de aŭgusto 1842.
Kiam oni volis alfiksi la lastan portan ĉenon – la 18-an de julio 1848 –, tiam ĝi pro teknikaj kialoj defalis kaj tio prokrastis la konstruadon. Dum la hungara liberecbatalo, oni igis ĝin uzebla por la hungara armeo per almeto de lignotabuloj sur la fera konstru-strukturo. Kiam la aŭstroj reokupis Buda-on – la 21-an de majo 1849 –, ili sensukcese provis ĝin eksplodigi.
Oni transdonis la Ĉenponton al publika trafiko la 20-an de novembro 1849. Ĝin aĉetis la ŝtato en 1870. Ĝi estis parte trakonstruita inter 1913 kaj 1915, kiam oni ŝanĝis la lignopartojn de la pezoprena konstruo al ŝtalaj.
Oni forviŝis en 1918 la pontomonon. La retiriĝantaj germanaj trupoj eksplodigis la ponton nokte de 17-a de januaro 1945. La rekonstruo komenciĝis en 1948, laŭ planoj de Pál Sávoly [ŝa:voj], kiam la pordojn de la pilieroj ono larĝigis por la aŭtobusoj. La trafiko ekis denove la 21-an de novembro 1949. Post tiam granda renovigo okazis en 1973 kaj okazas en 2006.