Ŝtonurbo (Stone Town), Mji Mkongwe, en svahila lingvo, estas la historia urboparto de la ĉefurbo de Zanzibaro, kiu estas parto de nuna Tanzanio. La malnova urbo sidas sur duoninsulo triangulforma ĉe la okcidenta bordo de la insulo, kun areo de 96 hektaroj.
Ĝi estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en la jaro 2000, estante unu el la plej gravaj urboj de la svahila kulturo. Ĝi estas la naskiĝurbo de la fama Freddie Mercury, kantisto de la muzikgrupo Queen.