Su Nuraxi (Eo „la nurago“, prehistoria turkontruaĵo) estas plej bone postrestanta grand-nurago sur Sardio. Ĝi pintas altaĵon unu kilometron ekster la eta komunumo Barumini en Provinco Medio Campidano. La loko situas ĉe la norda rando de montetaro, kiu portas la nomon Marmilla (brusto) pro la karakterizaj konusaj montoj.
La setlejo estis listigita en 1997 fare de UNESCO en Listo de Monda kultura nuturaj heredaĵoj de la homaro; ĝia komplekseco estis rekonita nur en 1949, post plurtagajn pluvojn kaj grundoglito de holmo.
La centra nurago altas 15 m, situas sur eta altaĵo de Marmilla, kies nomdonanta konusa monto en formo de virina brusto situas vis-à-vis. Temas pri unuafoje konstruita kerna nurago, kiun ĉirkaŭis pli poste muro kun kvar eksteraj turoj. En la dua ekstera muroringo troviĝas la restaĵoj de pliaj originale naŭ turokonstruaĵoj. La tuta ekstera areo estas ĉirkaxuata de ĉ. 150 fundamentaj restaĵoj de iamaj plej ofte rondaj kabanoj, la t.n. vilaĝo. Tio situas ekster la muroj de la 5-tura kerna strukturo, do ĝi estis neprotektita. La centra turo (Mastio) devenas el la ĉ. mezo de la 2-a jarmilo a.K.., havas diametron de 10 m kaj mallarĝiĝas je 5m ĝis la tria, ankoraŭ rudimente postrestinta etaĝo. La plej malnovaj partoj de la setlejo devenas nur el ĉ. 1200 a.K., granda parto de la muroj estas ĉ. 200 ĝis 400 jarojn pli fruaj. Su Nuraxi estis detruita en ĉ. 600 a. K., fare de la punikoj. Ĝi estas malfermita por la turismo.
Su Nuraxi situas 1 km ekster la eta komunumo Barumini ĉe la vojo al Tuili. En la proksimo troviĝas nuragoj Is Paras kaj Su Mulinu, la malfrua gota-kalana paroĥio de Gesturi kaj la Parco Archeologico kun protonuragoj Brunku Madagui, unu de la plej malnovaj nuragoj.