Preĝejo de Sankta Jozefo (Tjumeno)

Preĝejo de Sankta Jozefo en Tjumeno (Rusio) situas en strato Lenin N 7. Ĝi estis konstruita en 1903-1906 de la pola komunumo kun subteno de la urba administracio. En la sovetia periodo la ejo estis uzita por nereligiaj celoj, en 1998 la preĝejo estis redonita al la katolika komunumo kaj nun funkcias.

Antaŭhistorio

En la 19-a jarcento en Tjumeno formiĝis pola komunumo kun proksimume 150 anoj, kiu konsistis ĉefe el ekzilitaj partoprenintoj de la polaj ribeloj kaj iliaj posteuloj. Komence de la 20-a jarcento ĝi havis jam ĝis 450 anojn. Kiel romkatolikoj ili bezonis propran preĝejon. Multaj el ili jam iĝis prosperaj komercistoj, do preferis financi la konstruadon anstataŭ plu preĝi en luataj ejoj — plejparte keloj de negocistaj domoj. Tiun tempon priskribis en siaj rememoroj Stanisław Karnacewicz, honora civitano de la urbo, fondinto de la tjumena pediatrio.

 Estis en Tjumeno preĝodomoj. Mi memoras tian preĝodomon ĉe angulo de [stratoj] Znamenskaja kaj Vojnovskaja (nun Volodarskij kaj Kirov), ŝajnas, de Kolesova, duetaĝa, malsupra etaĝo ŝtona, kela. Do la supran etaĝon Kolesova luigis por la preĝodomo. En pli granda ĉambro estis farita altaro, en apuda ĉambro, ligita al la unua, estis starigita harmoniumo, kiun ludis polo, ankaŭ ekzilito pro la eventoj de 1863, lignaĵisto Kroczewski Adam. Ofte li venis tre sin ŝarĝinta je drinkaĵoj, sed kantadon kaj ludadon de psalmoj plenumis bone. Ĉe la altaro legis evangelion alia polo, Chlebowski, ankaŭ ekzilita al Siberio pro politiko. 
— Stanisław Karnacewicz. Noticoj pri la malnova Tjumeno.

En 1902 komenciĝis monkolektado, al kiu grave kontribuis Józef Dietrich, la administranto de ledfabriko de la fratoj Kolokolnikov kaj la sukuristo Józef Karnaczewicze.

Konstruado

En 1898 la pola komunumo petis la Mahilovan Romkatolikan Spiritan Konsistorion, gvidantan ĉiujn romkatolikajn preĝejojn de Siberio, permesi konstruadon de kapelo, sed la peto restis senresponde.

En 1902 la tjumenaj poloj, instigitaj de edifoj de la sacerdotoj en Tobolsko Leon Światopełk-Mirscy kaj Wincent Przesmycki, kolektas monon por konstruado de kapelo. Gravan rolon en tio ludas Józef Dietrich kaj Józef Karnaczewicze.

La 23-an de majo 1902 la tjumenaj poloj subskribas latinlingvan atestilon pri kolektado de 5000 rubloj. Komenciĝas preparado de necesaj dokumentoj.

La 6-an de julio 1903 la urbestro Andrej Tekutjev aprobis la konstruadon de la preĝejo.

La 12-an de julio 1903 oni ekkonstruis la fundamenton sub kiun metis la latinlingvan fondoleteron, monerojn kaj ĵurnalojn por ke posteuloj eksciu pri la evento kaj aldonis grajnon kiel simbolon de la vivo.

La 15-an de aŭgusto 1903 Józef Dietrich pretigas la pollingvan atestilon, en kiu priskribas la fondoceremonion kaj donas la tekston de la latinlingva fondopapero.

</cite></span></td></tr>
 Por memoro al la posteuloj — En la tagon de la 12-a de julio 1903 okazis metado en la fundamenton de tiu ĉi konstruaĵo en maldekstra angulo de la latinlingva dokumento, konfirmita de la celebranto [sacerdoto] kaj 4 asistantoj de ksiądz [pola katolika pastro] kaj 4 anoj de la koncilio (sindikoj) — Kun la celo de konservado en memoro de la evento ni prezentas tiun ĉi atestilon, subskribitan de la tjumenaj paroĥanoj la 23-an de majo 1902. — Danke al fervoraj klopodoj de la ksiądz Leon Światopełk-Mirscy kolektis ni ĉirkaŭ 5000 rublojn, la sumon tiun je komuna konsento de la paroĥanoj ni uzos por konstruigi la preĝejon (kapelon) je la Gloro de Dio. Ĝisatendinte tiom ĝojan minuton, kuraĝigitaj de ardaj vortoj de la paroĥa ksiądz Przesmycki, ni prezentas tiun ĉi atestilon kiel garantiaĵon kaj sindevigon de la rapida akurata kaj diontima fino de la komencita laboro. Samtempe ni almetas la nuntempajn monerojn, ĵurnalojn kaj ankaŭ la grajnon de la rikolto de tiu ĉi jaro. La laborojn plenumis:

Józef Dietrich kaj Józef Karnaczewicze — observantoj; la masonisto Peremotin — la ĉarpentisto Zlobin. — Dio helpu nin! — Amen. — Tjumeno. La 15-a de aŭgusto 1903.

Preparis [subskribo de Józef Dietrich] 

Sur la dorsa flanko de la dokumento legeblas 72 subskriboj, el kiuj lastaj estas la subskriboj de Valeria kaj Jadwiga Dietrich.

Dum la konstruado la 28-an de aprilo 1905 aperis la ukazo de Nikolao la 2-a pri la religia toleremo, do la pola komunumo decidis konstruigi ne la kapelon, sed la preĝejon. Tamen mono ne sufiĉis kaj nur ofero de Wikientij Koziełł-Poklewski, filo de la riĉa komercisto Alfons Koziełł-Poklewski, ebligis fini la konstruadon.

Ĝis komenco de 1908 okazas konstruado kaj rekonstruado, sekve de kio aperas la preĝejo.

Funkciado

La unua bapto okazis la 11-an de junio 1906.

 Proksime al la preĝejo estis konstruita 2-etaĝa ligna domo por apartamentoj de ksiądz kaj orgenisto, ankaŭ por gardisto de la preĝejo. Estis nomumita ksiądz Budrys — litovo. Ĝis tiu tempo foje venis ksiądz: Verigo (el Litovio), kiu poste estis traslokita al konstanta servado en Ekaterinburgo, kie estis konstruita preĝejo. Mi memoras la junan kaj belan, sed frue dikiĝintan ksiądz kun tiom belsona familinomo — Światopełk-Mirscy. Li konkeris la korojn de siaj paroĥaninoj. 
— Stanisław Karnacewicz. Noticoj pri la malnova Tjumeno.

La domo de ksiądz estis konektita al la preĝejo per subtera pasejo, kiu ekzistas ĝis nun

Komence de la 20-a jarcento la paroĥa ksiądz estis la maljuna Mateusz Weit, aŭspicianto estis Wacław Nanewski.

Persekutado kaj fermo

Ekde 1918 la preĝeja sindiko estis Anton Rydzewski, kiu laboris en fervojo kiel konduktoro. En januaro 1919 ksiądz Franciszek Budrys (1882-1939), kiu servis tie kiel pastro ekde 1909, foriris al Sverdlovsko. Lin anstataŭis Mieczysław Dąbrowski, kiu servis ĝis majo 1920.

La 4-an de aprilo 1922 la Gubernia komisiono pri registrado de la valoraĵoj en religiaj organizaĵoj, registris ĉiujn aĵojn de la preĝejo. Poste ili estis konfiskitaj kadre de kampanjo, celanta vendi la ekleziajn havaĵojn por aĉeti manĝaĵojn por malsatmortanta loĝantaro de Volgio.

La 5-an de aprilo 1923 la katolika komunumo subskribis kun la Tjumena Gubernia Plenuma Komitato kontrakton pri luado de la preĝejo, kiu estis ŝtatigita. Anton Rydzewski translokiĝis de sia apartamento en apuda domo al domo N 38 en strato Smolenskaja. Tiujare en la urbo estis registritaj 200 katolikoj.

En aprilo 1925 kadre de tutlanda kampanjo kiel respondo al murdo de polaj komunistoj Veĉerkoviĉ kaj Baginski fare de la pola polico, estis arestitaj pluraj katolikaj pastroj kaj aktivuloj, inkluzive de Anton Rydzewski kaj Stanisław Karnacewicz en Tjumeno. Poste ili estis liberigitaj.

En 1927 estis konfiskita la pastra domo, en kiu enloĝiĝis militistoj.

La 16-an de decembro 1929 la preĝejo estis konfiskita kaj transdonita por organizado de la “klubo de ruĝaj direktoroj”. Laŭ iuj fontoj, oni unue transdonis la konstruaĵon al la baptista komunumo, sed poste konfiskis denove kaj uzis kiel stokejon de la 65-a pafista divizio, deplojita en Tjumeno (ĝia stabejo troviĝis proksime, en la domo N 5 en strato Respubliko. La domo de la pastro Anton Rydzewski, kiu staris apude, estis malmuntita. En aprilo 1930 la preĝejo jam apartenis al la milita administracio kaj estis uzita kiel stokejo.

La preĝeja librejo el 3000 volumoj, arĥivo kaj pluraj religiaj aĵoj estis transdonitaj de la paroĥestroj al paroĥanoj. Ĝis nun en la Tjumena muzeo konserviĝis du gipsaj statuoj de Dipatrino Maria kaj apostolo Paŭlo kaj ligna statuo de Jesuo Kristo, iam alkroĉita al perdita nun kruco.

Komence de 1933 Anton Rydzewski kaj Jozef Matusiak kun kun grupo da poloj petis la urbajn aŭtoritatojn transdoni al ili la preĝejon por organizi tie la Polan nacian klubon, sed la peto estis rifuzita.

En aŭgusto 1937 oni arestis Franciszek Budrys, kiu servis tiutempe en Ufa. Oni akuzis lin esti organizanto de la subtera “Pola Milita Organizaĵo”, kiu kvazaŭ spionis por la franca sekreta servo kaj celis restarigi “la grandan Pollandon en landlimoj de la 1772-a jaro”. Kadre de la sama proceso estis akuzitaj ankaŭ Anton Rydzewski kaj Jozef Matusiak, sume 14 tjumenaj poloj. La 25-an de novembro 1937 13 katolikoj estis kondamnitaj al mortpafado kaj B. I. Krutkeviĉ al 10 jaroj de mallibero (li mortis en malliberejo en 1944). Sume kadre de tiu falsa proceso nur en Baŝkirio, Sverdlovska, Ĉelabinska kaj Omska provincoj (kies parto estis la nuna Tjumena provinco) estis mortpafitaj 189 homoj. La 23-an de marto 1957 la 14 tjumenaj katolikoj estis rehabilititaj, la akuzoj nuligitaj kiel falsaj.

En 1940 ĝi estis uzata de la militistoj kiel sportejo. Dum la Dua mondmilito en la preĝejo troviĝis militista kaj poste civila stokejo.

La 17-an de decembro 1994 oni transdonis la konstruaĵon al la Tjumena Provinca Muzeo por kreado de la muzeo de religio kaj ateismo. En 1985 jam okazis necesa preparado de dezajnaj dokumentoj, sed en 1996 oni transdonis ĝin al la Tjumena Ŝtata Universitato por kreado de la etnografia muzeo. La 16-an de januaro 1989 la aŭtoritatoj modifis la decidon, permesinte krei tie studentan klubon dum la ekspozicioj funkciu somere. Finfine en aprilo 1993 la ejo iĝis la Domo de Sciencistoj.

Renaskiĝo

La 17-an de marto 1993 estis nomumita la pastro de la tjumena paroĥo. Tio estis Martin Sebin el Slovakio. La 29-an de marto li registris la romkatolikan komunumon en Tjumeno.

La 21-an de aprilo malfermiĝis la Domo de Sicencistoj. Sed jam la 23-an de aprilo la prezidanto Boris Jelcin subskribis la ukazon “Pri transdono al la religiaj organizaĵoj de la religiaj konstruaĵoj kaj aliaj havaĵoj”. Komenciĝis kontraŭstaro de la universitato kaj scienca komunumo unuflanke kaj la romkatolika komunumo alifanke. La katolikoj rajtis viziti la preĝejon nur kun permeso de la universitata administracio, la diservoj foje okazis surstrate, antaŭ ĝia enirejo. En marto 1995 la pastro Martin Sebin starigis sur la sonorilturo krucon.

En oktobro 1998 la preĝejon vizitis pola delegacio subestre de la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo Andrzej Zakrzewski, kiu dum renkontiĝo kun la aŭtoritatoj epsrimis sian subtenon al la peto de la romkatolika komunumo kaj ricevis promeson kontentigi ĝin. La 22-an de decembro la preĝejo estis solene transdonita al la romkatolika komunumo. La 10-an de januaro 1999 okazis sanktigo de la preĝejo.

La 24-an de aprilo 1995 la pastro Martin Sebin translokiĝis al Omsko, la postenon okupis Adam Romanjuk el Ekaterinburgo, jam en septembro sendita al Tomsko.

Sekvis Kasimir Jóźwik el Tomsko. Danke al liaj klopodoj estis faritaj kaj starigitaj antaŭ la preĝejo fera kruco, lignaj statuoj de Sankta Jozefo kaj Dipatrino Maria. Estis eldonata paroĥa ĵurnalo “Nia vojo”. Du monaĥinoj, venintaj el Slovakio en 1993, aranĝis muzikan akompanadon de la diservo kaj, kantadon, organizis diversjn aranĝojn por infanoj kaj plenkreskuloj. En 1997 el Pollando venis la vikario Lestek Hrycyk.

En 1998 laŭ la peto de la pastro Kasimir Jóźwik la sekcio de la Asocio Pola Komuneco en Siedlce financis la faradon de la bronza sonorilo por la preĝeja turo. En junio 1999 antaŭ la sendo al Tjumeno ĝin sanktigis la papo Johano Paŭlo la 2-a.

La 2-an de februaro 1999 estis establitaj ses dekanujoj kaj la 1-an de majo la vikario Lestek Hrycyk estis nomumita la dekano de la Okcidentsiberia dekanujo kies la centro en Tjumeno, do li iĝis ankaŭ la pastro de la preĝejo. Samtage la pastro Kasimir Jóźwik estis sendita al la preĝejo en Iŝimo .

En 2000 okazis granda riparado de la preĝejo kaj apuda areo. En 2004 revenis la ligna katedro, forprenita en la 1920-aj jaroj, kaj redonita de evangeliaj kristanoj.

En majo 2004 oni festis la 100-an datrevenon de la preĝejo, pro kio ĝin vizitis la Apostola nuncio en Rusio, ĉefepiskopo Antonio Mennini.

Printempe 2004 la paroĥo havis 150 paroĥanojn. Okazas regulaj mesoj en la rusa.

Orgeno

En 1994, okaze de la 50-jariĝo de Tjumena provinco, en la preĝejo surloke de altaro estis starigita la 8-registra orgeno fare de la germana orgenisto Karl Schuke, komenciĝis regulaj koncertoj. Somere de 1998 ĝi estis transplokita al la Tjumena filharmonio, kie la 10-an de oktobro 2000 malfermiĝis la orgena halo. Fakuloj plendas ke la muzikilo estis konstruita por la preĝejo, kiu estas pli granda, do en la halo ĝi sonas tro laŭte.

En 2005 en preĝejo estis starigita la orgeno, farita fine de la 19-a jarcento de la majstro Franz-Jozef Bittner kaj donacita de unu el germanaj paroĥoj. Nun en la preĝejo foje okazas orgenaj koncertoj.

Publika transporto

La plej proksimaj bushaltejoj estas Universitetskaja (Universitata) en strato Lenin kaj Ploŝĉad Borcov Revolucii (Placo de la Batalantoj de la Revolucio) en strato Respubliko. Tra ambaŭ haltejoj sekvas pluraj busaj kaj busetaj itineroj.

Vidu ankaŭ

  • Tjumena moskeo (strato Lenin)
  • Preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo

Literaturo

  • Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. ruse 88 p. ISBN 5881313291
Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Preĝejo de Sankta Jozefo (Tjumeno). Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
4.4/10
117 homoj estis ĉi tie
Mapo
Ulitsa Lenina, 7, Tyumen, Tyumenskaya oblast', Rusujo, 625003 Akiri direktojn

Католический костёл св. Иосифа Обручника sur Foursquare

Preĝejo de Sankta Jozefo (Tjumeno) sur Facebook

Remezov Hotel

startanta $142

Eurasia Business Hotel Tyumen

startanta $86

Best Western Plus Spasskaya

startanta $84

Hotel Filton

startanta $43

Best Western Plus Spasskaya

startanta $0

Medical Hotel & SPA Tyumen

startanta $36

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Памятник борцам Революции

Памятник борцам Революции estas turisma vidindaĵo, unu el la M

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Preĝejo de la Savinto (Tjumeno)

La Preĝejo de la Savinto (ruse Спасская церковь, ankaŭ konata ki

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Folkets hus

Folkets hus (esperante: 'La Popoldomo') en Svedio estas la nomo de

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Monastère de la Sainte-Trinité (Tioumen)

Свято-Троицкий монастырь — православный монастырь в

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Памятник В. И. Ленину (Тюмень)

Открыт в октябре 1979 г. Скульпторы А. М. Портянко, Н. А. Портянко.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ильинский монастырь (Тюмень)

Богородично-Рождественский Ильинский женский монастырь — православный

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Памятник маме (Тюмень)

Памятник маме установлен в Тюмени в Центральном административном

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Музыкальные часы с колоколами

Музыкальные часы с колоколами estas turisma vidindaĵo, unu el la Scul

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Templo Sankta Familio

La Pentofera Templo de la Sankta Familio (katalune Temple Expiatori de

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sanctuary of Fátima

The Sanctuary of Fátima (Portuguese: Santuário de Fátima), also kn

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Bom Jesus do Monte

Bom Jesus do Monte is a Portuguese sanctuary in the surroundings of

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Katedralo Kristala

La Katedralo Kristala (angle, Crystal Cathedral) estas kristana

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Church of Our Saviour, Copenhagen

The Church of Our Saviour (Danish: Vor Frelsers Kirke) is a baroque

Vidu ĉiujn similajn lokojn