Špilberk

Špilberk estas burgo en urbo Brno, fondita en la 2-a duono de la 13-a jarcento de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a. La unuaj skribmencioj pri ĝia ekzistado devenas el la jaroj 1277 – 1278. Kiam Přemysl estis mortinta, Moravio estis regata de aŭstroj kaj la burgo havis la aŭstran hom-ekipon. Dum regado de Lucemburk-anoj ĉi tie restadis certan tempon ankaŭ Blanka de Valois, la unua edzino de reĝo Karolo la 4-a, poste ĉi tie sidis frato de Karolo kaj aliaj.

En la 1-a duono de la 15-a jarcento Špilberk fariĝis strategie grava kontraŭhusana fortikaĵo kaj sidejo de la moraviaj landaj hetmanoj. Mallongan tempon ĉi tie restadis eĉ Sigismondo la 1-a. La burgo servis ankaŭ al Jiří z Poděbrad kiel armea fortikaĵo en bataloj kontraŭ Matiaso la 1-a Korvino. En la jaro 1468 Špilberk ekokupis la hungara soldataro kaj ĝis la jaro 1490 ĝi estis sidejo de la hungara hom-ekipo. Post la morto de Matiaso la burgo apartenis al Jagellonoj. Urbo Brno poste tenis la burgon kiel sian posedaĵon ĝis la jaro 1620. Post incendio en la jaro 1578 estis Špilberk difektita kaj nur la turka danĝero devigis urban administrantaron, por ke la burgo estu riparita. Kiam Brno estis okupita en januaro de 1621 de imperiestra soldataro, kardinalo Ditrichštejn konfiskis la burgon por imperiestro Ferdinando la 2-a.

La plej glorajn momentojn de la imperiestra fortikaĵo venis, kiam la tridekjara milito estis finanta, kiam la burgo spite al mizera stato rezistis komune kun la urbo al trimonata sieĝado de la svedaj soldataroj kaj grave ĝi subtenis turnon en la milito. Sendubajn meritojn por la sukcesa defendo havis komandinto de Brno, kolonelo Raduit de Souches kaj lia subula komandinto de la fortikaĵo subkolonelo Georg Ogivly.

En la jaro 1673 estis Špilberk destinita kiel malliberejo por krimuloj, sed ĉi tie estis malliberigataj ankaŭ politikistoj kaj pli superaj oficiroj. Fortikiglaboroj estis finitaj komence de la 40-aj jaroj de la 18-a jarcento, dum la unua fazo de militoj inter imperiestrino Maria Teresia kaj Frederiko la 2-a. Konsistaĵo de internaj fortikaĵoj fariĝis kazematoj, enkonstruitaj en ambaŭ flankajn fosaĵojn. Ties devena celo estis doni kaŝejon al hom-ekipo, poste ili servis kiel magazeno de armea materialo. En la jaro 1783 Jozefo la 2-a decidis, ke en Špilberk estos fondita malliberejo por krimeguloj kaj por tiuj plej danĝeraj krimeguloj estis destinitaj la kazematoj. Sed baldaŭ post tio ĝis Špilberk venadis ankaŭ politikaj malliberuloj el la tuta teritorio de habsburka monarĥio. En la jaro 1855 imperiestro Francisko Jozefo la 1-a malfondis la malliberejon kaj ĉi tien revenis por cent jaroj armeo.

Dum la unua mondmilito kaj poste ankoraŭ dum la tempo de la nazia okupado Špilberk denove ŝanĝiĝis en grandan malliberejon. Post la milito ĝi servis ĝis la jaro 1960 kiel kazerno, poste akiris ĝin Muzeo de urbo Brno. Nuntempa aspekto de Špilberk estas donita precipe pro du grandaj rekonstruoj. La unua el ili kreis el la mezepoka burgo la plej signifan moravian barokan fortikaĵon. Sed ankoraŭ pli multe influis la vizaĝon de Špilberk la alia rekonstruo, farata precipe en la 2-a kvarono de la 19-a jarcento. El tiu tempo devenas ĉiuj konstruaĵoj, ĉirkaŭigantaj hodiaŭ ambaŭ kortojn. Al sendubaj interesaĵoj apartenas burga puto, profundigita en la jaroj 1714 – 1717 el devenaj 40 m ĝis nunaj 114 m, kaj apuda cisterno, fondita en la 1-a kvarono de la 18-a jarcento.

En Špilberk estas ekspozicioj: Špilberk – karcero de nacioj (historio de Špilberk kiel fama karcero) kaj Brno en Špilberk (historio de la urbo).

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Todd Johnson
26 September 2017
The views of Brno are good from here. The city and the hills are a site to see from the area around the castle.
Nisa
27 October 2015
Superb landscape in autumn and a beautiful view of the city. The cafe on top is absolutely affordable and you get to see Brno from above.
Arne Schmitz
22 January 2015
Nice Castle. However the whole thing is confusing: different tickets for castle exhibit, tower and kasematy. Castle and tower can be bought in the baroque pharmacy. Kasematy tickets in outside office.
Stefan Schubert
13 May 2013
The Czechoslovak army left Špilberk in 1959, putting to a definite end its military era. The following year, Špilberk became the seat of the Brno City Museum.
Morgan Davis
27 February 2013
Well worth walking around the grounds, wonderful views o the city. Casements and Museum also fun and amazing for the admission price.
Маля Иванова
29 October 2015
обалденные виды с холма, умиротворённое спокойствие и замечательный винный ресторан со средневековой атмосферой наверху в крепости.
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
8.9/10
Maksym Kytsiuk, EnMork kaj 6,432 pli multaj homoj estis ĉi tie
Best Western Premier Hotel International Brno

startanta $128

Hotel Slavia

startanta $103

Royal Ricc

startanta $128

Apartmánový D?m Centrum

startanta $53

Apartments and Penzion Jacob

startanta $41

Jacob Brno

startanta $37

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Moravian Gallery in Brno

The Moravian Gallery in Brno (čeština. Moravská galerie v Brně) is the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Red Church (Brno)

The Red Church (Czech: Červený kostel) is a Protestant Church in B

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Placo de Libereco (Brno)

Placo de Libereco estas la centra urba placo de Brno, kies antaŭa

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Astronomia horloĝo de Brno

Astronomia horloĝo de Brno (ĉeĥe Brněnský orloj) estas nigra ŝton

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Brno)

La Katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas impona

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Brno Ossuary

Brno Ossuary is an underground ossuary in Brno, Czech Republic. It was

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Church of St. Thomas (Brno)

The Church of Saint Thomas and the Annunciation (čeština. Kostel sv. T

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Jakubské náměstí (Brno)

Jakubské náměstí (kdysi Za svatým Jakubem, později též Jakobpl

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Neuschwanstein

Kastelo Neuschwanstein (pron. [nojŝvanŝtajn]) estas kastelo en A

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Turo de Londono

La turo de Londono (anglalingve Tower of London, aŭ tradicie pli

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Château de Gruyères

The Castle of Gruyères (in french: château de Gruyères), located in th

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kastelo de Sankta Anĝelo

Kastelo de Sankta Anĝelo estas antikva konstruaĵo en Romo, originale e

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Castello Scaligero (Sirmione)

Замок Скалігерів (італ. Castello Scaligero) —

Vidu ĉiujn similajn lokojn