Sierra Nevada (Usono)

La Sierra Nevada (hispane neĝa montaro) estas alta montaro en Usono, kiu plejparte situas en Kalifornio. Malgranda parto situas en la najbara usona ŝtato Nevado proksime de la lago Tahoe.

La montaro estas regiono, kiu konsistas el naciaj parkoj, naturprotektitaj arbaroj kaj areoj tre malproksimaj de civiliza infrastrukturo. La plej alta punkto estas la monto Mount Whitney (4418 metroj super la marnivelo), la plej alta monto de Usono ekster la ŝtato Alasko.

Historio

Dum la tempo de la reĝlando "Nova Hispanio" la montaro konsistigis la nordorentan limon de la provinco Altocalifornia. La regiono ne estis esplorata kaj sur mapoj nur montriĝis skeme. La unua usonano, kiu pasis la montaron, estis Jedediah Smith dum la jaro 1827. Dum la sekva jaro li kun grupo de pliaj usonanoj esploris la okcidentan parton de la montaro. Dum la jaro 1841 John Bidwell gvidis unu el la unuaj grupoj de usonaj setlistoj tra la montaro al Kalifornio.

Dum 1844 John Charles Frémont kartografie mezuris grandajn partojn de la montaro kaj tiel unuafoje povis superrigardi la geografion de la lando inter la Roka Montaro kaj la Pacifika Oceano. Li inter alie konstatis, ke ne ekzistas iu granda rivero inter la Roka Montaro kaj la oceano, kiu ekde la fino de la 18-a jarcento estis mise desegnita en la mapoj pri la okcidento de Nordameriko.

Geografio

La montaro longas 650 kilometrojn kaj etendiĝas de la pasejoj Fredonyer norde ĝis Tchachapi sude. Ĝi konsistigas la sudan daŭrigon de la Kaskada Montaro, la ena zono de la pacifika sistemo de la nordamerika Kordilero.

Oriente de la montaro limas la valoj Owens kaj la Valo de Morto (angle Death Valley), kiuj estas aparte sekaj, ĉar nuboj venantaj de la okcidenta Pacifika Oceano perdas sian humidecon kiel pluvo aŭ neĝo sur la montaro Sierra Nevada kaj nur tre malofte dum aparte malsekaj vintroj pluvoj atingas la valojn oriente de la montaro. Okcidente la montaro limas al vasta apudoceana ebenaĵo de Kalifornio.

Riveroj, kiuj el la montaro fluas okcidenten, enfluas la Pacifikan Oceanon. Riveroj fluantaj orienten finiĝas forvaporiĝante en la dezerta regiono de la Granda Baseno.

La montaro havas profundajn valojn, kiuj ekestis pere de glaĉeroj dum la lasta glaciepoko. La montroj kovratas per gigantaj arbaroj. La Sierra Nevada estas la sola monda regiono, en kiu kreskas la arbegoj sekvojoj.

En la montaro inter alie situas la usonaj naciaj parkoj

Retaj ligiloj

Шаблон:Commons Шаблон:El informoj kaj mapoj (angle) Шаблон:El grimpaj informoj pri pluraj montopintoj de la Sierra Nevada (angle) Шаблон:El informoj pri la sovaĝejo John Muir kaj pli (angle)

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Sierra Nevada (Usono). Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
Best Western Plus Frontier Motel

startanta $94

Bellevue Guesthouse

startanta $255

Comfort Inn & Suites Sequoia Kings Canyon

startanta $135

Comfort Inn

startanta $275

Sierra Lodge Three Rivers

startanta $99

Cedar Grove Lodge

startanta $112

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Monto Whitney

La Monto Whitney – angle Mount Whitney - estas 4 421 metrojn a

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Mount Russell (California)

Mount Russell is a peak in the Sierra Nevada mountain range in the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Manzanar

Manzanar estis usona koncentrejo por japanoj kaj japandevenaj usonanoj

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Nacia Parko Reĝa Kanjono

La Nacia Parko Reĝa Kanjono – angle Kings Canyon National Park - si

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Nacia Parko Sekvoja

La Nacia Parko Sekvoja – angle Sequoia National Park - situas en la s

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
President (tree)

The President tree is the name of a giant sequoia located in the Giant

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Mount Williamson

Mount Williamson, at Шаблон:Convert, is the second highest mount

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Valo Owens

La valo Owens Valley estas la proksimume 120 km longa valo de la

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kitzsteinhorn

La Kitzsteinhorn estas montopinto en la ĉefa alpa kresto en la

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Whistler Blackcomb

Whistler Blackcomb (Шаблон:TSX) is a major ski resort located 125 k

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Alpe d'Huez

L'Alpe d'Huez is a ski resort at 1,860 to 3,330 metres (6,100 to

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Planai

Planai is a ski area in central Austria, the main mountain in the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ĉilian

Ĉilian aŭ Qilian (ĉine 祁連山, Ĉilian Ŝan) estas alta montaro de ĝis 6.3

Vidu ĉiujn similajn lokojn