Ruinoj in Fürstenlager

Schloss Auerbach

EnMork and 7,462 more people have been here
8.4/10

La Schloss Auerbach [prononco Ŝlos Aŭabaĥ] en Bensheim-Auerbach (federacia lando Hesio de Germanio) estas ruino de mezepoka burgo rande de la mezalta montaro Odenvaldo, en alteco de 339,7 metroj super la marnivelo. Ĝi apartenas al la regiono Bergstraße [prononco Berkŝtrase] (monta strato), kiu inter la urboj Darmstadt norde kaj Wiesloch sude signas la limon inter montara pejzaĝo de la Odenvaldo oriente kaj vasta ebenaĵo dominita de la rivero Rejno okcidente. Koresponde ankaŭ la rigardo de la ruino okcidente tra la ebenaĵo panorame kaptas lokojn en plurdekkilometra distanco, dum oriente videblas la deklivoj de ne pli ol iuj montoj dense kovritaj per arboj, inter alie iom norde la monto Melibokus (517 m). La nomo "Schloss", kastelo, iom misgvidas: Klare temas pri mezepoka fortikaĵo, burgo.

Ĉe la historia "monta vojo" viciĝas multaj ruinoj de mezepokaj burgoj. La plej bone konservitaj "najbaroj" de la burgo Auerbach estas Schloss Alsbach en rekta distanco de 2,5 kilometroj norde kaj Burg Starkenburg en Heppenheim en distanco de 4 kilometroj sude.

Historio

Ĉirkaŭ la jaro 784 la loĝloko Auerbach unuafoje menciiĝis en kodekso de la monaĥejo Lorsch. Per geedziĝo de la grafino Hildegard von Henneberg partoj de la regiono "monta vojo" ĉirkaŭ la jaro 1135 iĝis posedaĵo de Heinrich la 2-a de Katzenelnbogen, kiu en 1138 de reĝo Konrad la 3-a deklariĝis grafo. Auerbach nun apartenis al la graflando Katzenelnbogen. La grafejo dividiĝis en "suban graflandon" ĉe la Rejno ĉirkaŭ Sankt Goar kaj "supran grafandon" en suda Hesio.

La burgo en la 13-a jarcento, probable ekde la jaro 1222, konstruiĝis plane kaj nome de la graflando. La celo estis nekonkerebla fortikaĵo por sekurigo de la kontrolo de la sudhesiaj posedaĵoj kaj de la vojimposto sur la nord-suda komerca vojo inter Stutgarto kaj Hajdelbergo sude kaj Darmstadt kaj Frankfurto-ĉe-Majno norde. Taŭga loko estis la pinto de la "malgranda Melibokus", altaĵo tuj sude de la granda najbara monto, loko kiu dum la jarcentoj havis la nomojn Malchen kaj Malschen, Urberg kaj Auerberg. Dum la sekvaj jaroj ekestis la plej signifa fortikaĵo en la "supra graflando Katzenelenbogen". En 1247 la burgo unuafoje menciiĝis en dokumento, kaj en 1257 la unua oficiala dokumento verkiĝis en ĝi.

Inter la montoj Auerberg kaj Melibokus ekde la 11-a jarcento troviĝis kristana ermitejo proksime de fonto, konsiderata mirakle saniga. La konstruintoj de la kastelo Auerbach dum la unua duono de la 13-a jarcento apud la ermitejo konstruis kapelon, kiu iĝis kristana pilgrimejo, kiu unue nomiĝis "Zu den Einsiedeln" ("ĉe la ermitejo"), ekde "Zur Not Gottes" ("mizero de dio").

En 1479 la graflando Katzenelnbogen kaj sekve ankaŭ la kastelo Auerbac pro heredo iĝis parto de la landgraflando Hesio (Landgrafschaft Hessen). Dum la 15-a jarcento la burgo pli kaj pli perdis signifon, jam dum la Tridekjara Milito ĝi ne plu uziĝis armee. Aparte la novaj kanonoj, kius pafis kuglojn tra pli granda distanco kaj ebligis ataki la burgajn murojn el la ebenaĵo, dum la burganoj havis la malhelpon treni ĉiujn bezonataĵojn el la valoj al la montopinto, kaŭzis la forlason de la burgo. Dum la sekva jarcento nur la loĝantaro de la proksimaj loĝlokoj Zwingenberg kaj Auerbach en kazo de armea atako serĉis rifuĝon en la burgaj muroj, sed plej ofte sen vera sukceso: Ekzemple dum la jaro 1674 en la Franca-Nederlanda Milito (1672 ĝis 1679) la burgo estis konkerita fare de armeo sub la franca marŝalo Henri de Latour d'Auvergne, kiu masakris la tie fuĝintajn lokulojn kaj bruligis la burgon.

Dum la 18-a jarcento la historia konstruaĵo pli kaj pli disfalis. En 1820 kolapsis la norda turo de la kerna fortikaĵa parto. Sekve lokuloj komencis sekurigi la ruinojn, por bremsi plian disfalon de la konstruaĵo, kaj sub gvido de arkeologoj kaj historiistoj singarde komencis partan rekonstruon, kiu principe daŭras ĝis la nuntempo. La norda turo rekonstruiĝis pli simile al la suda turo ol en la unua versio. En 1888 en la antaŭa korto de la burgo konstruiĝis gastejo, kiu ĉiusezone akceptis vizitantojn, kiuj migre aŭ ĉevalĉare venis por admini la pitoreskajn ruinojn kaj la panoraman vidaĵon tra la rejan ebenaĵo. Elde la 1950-aj jaroj la suda turo ne plu estis grimpebla, ĉar la ligna ŝtuparo tro kadukiĝis. En 1989 kaj 1990 konstruiĝis nova panorama restoracio, kiu ofertas inter alie mezepokajn festenojn en aŭtentika etoso kaj kontribuis pliigi la altirecon de la ruino. Krome plurfoje jare okazas mezepokaj kavaliraj turniroj kaj prezentoj de historia metilaborado.

En 2007 la ŝtuparo en la suda turo noviĝis, tiel ke ĝi denove publike alireblas.

Ĉe la deklivo sub la burgo ekde la jaro 1258 kultiviĝas vino. Nuntempe la vitejoj apartenas al la vita areo "Auerbacher Rott" de la vinkultiva regiono Hessische Bergstraße.

La vizito de la ruino senkostas.

    Retaj ligiloj

    Categories:
    Post a comment
    Tips & Hints
    Arrange By:
    Nicolas Ruhl
    20 November 2016
    Enjoy the view at sunset.
    Johannes Freund
    25 February 2016
    Super Aussicht, tolle Gegend zum Wandern.
    Load more comments
    foursquare.com
    Location
    Map
    Address

    0.4km from Burgweg, 64625 Bensheim, Germanio

    Get directions
    Open hours
    Sun Noon–8:00 PM
    Mon 2:00 PM–4:00 PM
    Tue 5:00 PM–9:00 PM
    Wed 8:00 AM–9:00 AM
    Thu 1:00 PM–3:00 PM
    Fri 11:00 AM–Noon
    References

    Schloss Auerbach on Foursquare

    Schloss Auerbach on Facebook

    Hotels nearby

    See all hotels See all
    Best Western Parkhotel Krone

    starting $143

    Boarding House

    starting $141

    Alleehotel Europa

    starting $119

    Residenz - Nichtraucherhotel

    starting $111

    Tobbaccon Hotel

    starting $111

    Halber Mond

    starting $103

    Recommended sights nearby

    See all See all
    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Monaĥejo Lorsch
    Germanujo

    La monaĥejo Lorsch [prononco 'Lorŝ'] estas eksa abatejo de b

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Burgo Frankenstein
    Germanujo

    La burgo Frankenstein, prononco [], malmultajn kilometrojn sude de la

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Waldspirale
    Germanujo

    Waldspirale is a tourist attraction, one of the Interesting buildings

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Sinagogo de Worms
    Germanujo

    La Sinagogo de Worms estas inter la plej malnovaj sinagogoj en

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Worms Cathedral
    Germanujo

    Worms Cathedral (Deutsch: Wormser Dom) is a tourist attraction, one of

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Messel (eksminejo)
    Germanujo

    La eksminejo Messel - germane Grube Messel - estas eksa subĉiela

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Yavuz Sultan Selim Mosque
    Germanujo

    Yavuz Sultan Selim Mosque (Deutsch: Yavuz-Sultan-Selim-Moschee) is a

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Darmstadt Artists' Colony
    Germanujo

    Darmstadt Artists' Colony (Deutsch: Darmstädter Künstlerkolonie) is a

    Similar tourist attractions

    See all See all
    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Dunnottar Castle
    Unuiĝinta Reĝlando

    Dunnottar Castle is a tourist attraction, one of the Ruinoj in

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Kastelo de Heidelberg
    Germanujo

    La Kastelo de Heidelberg estas unu el la plej famaj ruinoj de Germanio

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Raglan Castle
    Unuiĝinta Reĝlando

    Raglan Castle is a tourist attraction, one of the Ruinoj in Raglan,

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Burgruine Dürnstein
    Aŭstrujo

    Burgruine Dürnstein (Deutsch: Burgruine Dürnstein (

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Dunluce Castle
    Unuiĝinta Reĝlando

    Dunluce Castle is a tourist attraction, one of the Ruinoj in

    See all similar places