Ne miskomprenu kun Ságvár!
Sárvár | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Fortikaĵo de Nádasdy
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Okcidenta Transdanubio | ||
Departemento | Vas (Hungario) | ||
Distrikto | Sárvár | ||
Adreso | Várkerület 2-3
9600 Sárvár | ||
Poŝtkodo | 9600 | ||
Telefona antaŭkodo | (+36) 95 | ||
Kodo laŭ KSH | 21306 | ||
Retpaĝaro | www.sarvar.hu [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2012) | István Kondora (Fidesz) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 14 716 (1-a de januaro 2015) | ||
Loĝdenso | 230,56 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | |||
Areo | 64,65 km² (6 465 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sárvár [+] | |||
Sárvár [ŝArvAr] estas urbo kaj kuracbanloko en bordoj de rivero Rába en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár, kies centro ĝi estas.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Dum la Romia Imperio estis tie trapasejo tra Rába laŭ vojo Sukceno. Fortikaĵo defendis la trapasejon. Ankaŭ la hungaroj konstruis fortikaĵon, kies nomo estis hungare kotofortikaĵo. La koto signifas ramitan teron. En la 16-a jarcento Rába iĝis fronto inter aŭstroj-hungaroj kaj turkoj. En 1532 la turkoj ne povis okupi la fortikaĵon. Fortikaĵestro estis "nigra bejo" Francisko Nádasdy (militestro).
Fine de la 19-a jarcento la komunumo ricevis fervojon kaj sukerofabrikon. En 1968 Sárvár iĝis urbo.