Sankta Miĥaelo (Hildesheim)

Sankta Miĥaelo en Hildesheim, ankaŭ nomata Miĥaelpreĝejo, estas otida, antaŭromanika preĝejo. Ĝis la reformacio ĝi estis la abato-preĝejo de la samnoma benediktana abatejo. Ekde 1985 ĝi apartenas kune kun la katedralo de Hildesheim al la monda heredaĵo de Unesko.

Historio

Episkopo Bernvardo de Hildesheim konstruigis post 993 sur monteto norde de la katedrala fortikaĵo en Hildesheim kapelon. Tiun ĉi kapelon li konsekris la 10-an de septembro 996 al la Vera Kruco. Per nedatita testamento li donacis por la vivteno de la tie ekloĝantaj ekleziuloj kun ilia preposto plurajn bienojn, inter ili sian privatan preĝejon en Burgstemmen. Dumpase de sia episkopeco pligrandigis sian fondaĵon al granda benediktana monaĥejo kaj la 1-an de novembro 1019 testamentis al ĝi siajn tutajn propraĵojn.

Ŝtonblokon kun la jarnombro 1010 oni rigardas kiel unu el la dek du fundamentaj ŝtonoj por la abatopreĝejo. Bernvardo destinis la okcidentan kripton de ĉi tiu preĝejo al sia maŭzoleo kaj donis al la konstruaĵo la nomon de la „mortintokondukanto“ Miĥaelo. Bernvardo mortis la 20-an de novembro 1022 en la monaĥejo Sankta Miĥaelo kaj estis entombigata en la kripto. La posteulo de Bernvardo konsekris en 1033 je la festotago de Sankta Miĥaelo la tutan pregejon.

La esploro parte supozas, ke la bronzopordoj, pruveblaj ekde 1035 ĉe la katedralo de Hildesheim, origine estis destinitaj por Sankta Miĥaelo, ĉar ties enskribo tekstas, ke la donacinto Bernvardo muntigis ilin en la jaro 1015 ĉe la „anĝela templo“ (templum angelicum). Kiel muntejo oni ankaŭ konsideras la okcidentan enirejon al la kripto, ĉar la nuna okcidenta portalo evidente ne estas origina.

Por la bernvarda Kristo-Kolono, translokita en la frua 19-a jarcento en la katedralon, estas klare pruvebla, ke ĝi antaŭe estis staranta en la oriento de la preĝejo Sankta Miĥaelo malantaŭ la altaro.

Arĥitekturo

Sankta Miĥaelo estas unu el la plej eminentaj konserviĝintaj preĝejoj laŭ antaŭromanika arĥitektura stilo. La kompleta konstruaĵo kaj unuopaj formoj ricevis novan liberecon kaj sendependecon de antikvaj, frukristanaj, bizancaj kaj karolidaj influoj. La tuteca vidaĵo montras striktan kuban ordon, kiu disradias la impreson de arĥaika potenco. La plano montras plenan ekvilibron de la orientaj kaj okcidentaj aloj. Al la grupo de absido kaj transversa domo en la oriento analogas simila grupo en la okcidento.

Estas du-ĥoreja baziliko kun du transversaj domoj kaj kvadrata turo sur ĉiu navokruciĝo. Ĉeflanke de la transversaj domoj staras po du pli malgrandaj ŝtuparturoj, kiuj estas en la malsupra parto oklateraj, en la supra parto (ekde la komenciĝo de la tegmenta deklivo) rondaj. Unuavide la tuta konstruaĵo ŝajnas laŭriri geometrian koncepton evoluintan el egalgrandaj kvadratoj, je kiu la navkrucokvadrato fariĝis baza unuo por la tuta konstruaĵo: La interkruciĝan spacon de meznavo kaj transversa domo, la navokruciĝon, oni sentas mezurunuo por la konstruaj proporcioj. En la kvar aloj de la transversaj domoj ĉi tiu kvadrato aperas po unu fojon, en la meza navo tri fojon, finfine en la okcidenta ĥorejo inter transversa domo kaj absido unuan fojon. Fakte la konstruaĵon dimensiigas subtila rastrumo de regulaj plurlateroj same kiej platonaj solidoj, kio sin kaŝas antaŭ libera vido, sed evidentiĝas por mezuranta kaj kalkulanta raciulo; la matematiko necesa por tio en la otida imperio ne jam estis disponebla, pro kio oni pensu pri bizanca matematikisto ĉe la kortego de la bizancdevena imperiestrino Teofano.

Mezuroj

Tuta longeco 74,75 metroj
Tuta longeco de la transversaj domoj 40,01 m
Tuta larĝeco de la transversaj domoj 11,38 metroj
Longeco de la kripto 18,36 metroj
Larĝeco de la laŭlonga domo 22,75 metroj
Longeco de la meznavo inter la transversaj domoj 27,34 metroj
Larĝeco de la meznavo inter la arkaĵoj 8,60 metroj
Alteco de la meznavo 16,70 metroj
Dikeco de la masonaĵo 1,63 metroj

Literaturo

  • Ernst Adam: Vorromanik und Romanik. Frankfurt 1968, S. 56.
  • Cord Alphei: Die Hildesheimer Michaeliskirche im Wiederaufbau 1945–1960. Georg Olms Verlag, Hildesheim 1993, ISBN 3-487-09812-1.
  • Hartwig Beseler, Hans Roggenkamp: Die Michaeliskirche in Hildesheim. Berlin 1954.
  • Michael Brandt: Bernwards Säule – Schätze aus dem Dom zu Hildesheim. Verlag Schnell & Steiner GmbH, Regensburg 2009, ISBN 978-3-7954-2046-8.
  • André Corboz, Henri Stierlin (Hrsg.): Frühes Mittelalter (= Architektur der Welt, Bd. 14). S. 140–145, 164–170.
  • Patricia Engel: Strategia podejmowania decyzji konserwatorskich w procesie identyfikacji i konserwacji historycznych śladów uauwania pisma (tekstu) w rękopisach (I–XV wiek) – Na przykładzie konserwacji – restauracji „Ratmann Sakramentary“ z kolekcji Skarbów. Hildesheim. Doktortezo Vasovio 2007.

Eksteraj ligiloj

    Listed in the following categories:
    Afiŝu komenton
    Konsiloj kaj Konsiletoj
    Ordigi per:
    Hauke Pflueger
    19 August 2015
    beautiful ceiling
    Hauke Pflueger
    19 August 2015
    just beautiful
    Jo Luchty
    26 March 2017
    Eine sehr schöne Kirche mit ganz besonderem historischem Hintergrund, unbedingt ansehen.
    Kulle Kuck
    17 March 2013
    muss man Führung machen
    Ŝargi pli da komentoj
    foursquare.com
    Van der Valk Hotel Hildesheim

    startanta $114

    Novotel Hildesheim Hotel

    startanta $295

    relexa Hotel Bad Salzdetfurth

    startanta $108

    M&A Cityhotel Hildesheim

    startanta $462

    Ibis Styles Hildesheim

    startanta $134

    1891 Hildesheim Boutique Hotel

    startanta $80

    Rekomendindaj vidindaĵoj apude

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    St. Mary's Cathedral, Hildesheim

    St. Mary's Cathedral (Dom St. Maria) in Hildesheim, Germany, is an

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Maria vom heiligen Rosenkranz (Nettlingen)

    Maria vom heiligen Rosenkranz, auch Rosenkranzkirche genannt, ist die

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Kronsberg

    Кро́нсберг (Deutsch. Kronsberg) — холм на юговосточной окра

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Sprengel Museum

    The Sprengel Museum in Hanover houses one of the most significant

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Kestner-Museum

    Kestner-Museum is a museum in Hanover, Germany, founded in 1889. It

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Hanover Zoo

    Hanover Zoo is located in the city centre of Hanover, Germany. The zoo

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Leineschloss

    The Leineschloss (English: Leine Castle), situated on the Leine in

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Marktkirche

    The Marktkirche ('The Church on the Marketplace') St. Georg and St.

    Similaj turismaj vidindaĵoj

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    St. Mary's Cathedral, Hildesheim

    St. Mary's Cathedral (Dom St. Maria) in Hildesheim, Germany, is an

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Statuo de Libereco

    La Statuo de Libereco estas granda verda statuo de virino ĉe la eniro

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Atombombita kupoldomo

    La atombombita kupoldomo en Hiroŝimo (japane:広島平和記念碑, Hiroshima heiw

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Kata Tjuta

    Kata Tjuta, sometimes written Kata Tjuta (Kata Joota), and also known

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Kavaliro de Madaro

    La Kavaliro de Madaro aŭ Rajdanto de Madaro

    Vidu ĉiujn similajn lokojn