La Preĝejo de Sankta Gajane estas armena preĝejo de la 7-a jarcento situanta en Eĉmiadzin, la religia centro de Armenio. Ĝi estis konstruita de la katolikoso Ezra en la jaro 630. Ĝia dizajno restas senŝanĝa malgraŭ kelkaj renovigadoj dum la 17-a jarcento, precipe en la kupolo kaj plafono. La preĝejo estas dediĉita al la martirigita romia sanktulino sankta Gajane.
Sankta Gajane kune kun eminentaj preĝejoj kiel ekzemple la preĝejo Sankta Ripsime, Zvartnoco kaj la katedralo de Eĉmiadzin iĝis la esenco kaj la kolono de spirita forto de kristana Armenio.