Ruĝa kaverno (Krimeo)

La Ruĝa Kaverno (laŭ la rusa nomo Красные пещеры) aŭ Kizilkobo (laŭ la krime-tatara nomo Qızıl qoba) estas granda kaverno (foje priskribata kiel sistemo de kavernoj), situanta en la Krimea montaro sur la okcidentaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo kelkajn kilometrojn for de la vilaĝo Perevalno (Simferopola distrikto). Oni konsideras ĝin la plej longa kaverno de Krimeo kaj la plej granda kalkoŝtona kaverno de Ukrainio, la longo de la esplorita parto estas pli ol 16 kilometroj. La nomo de la kaverno originas el la fakto, ke ĝi estas formita de iom ruĝ-koloraj kalkoŝtonaj petroj.

Historio

La kaverno estis konata al la homoj de plej antikvaj tempoj. Ĝi estis menciata de multaj kaverno-sciencistoj kaj region-studantoj de la 19a jarcento. La unuaj pli-malpli detalaj esploroj de la kaverno estis organizitaj en la jaro 1916 fare de la simferopola region-studanto S. I. Zabnin. En la jaro 1921 la kaverno estis esplorita fare de arĥeologoj N. L. Ernst kaj G. A. Bonĉ-Osmolovskij. En la jaro 1958 estis organizita granda ekspedicio, kiu penetris trans la unuan sifonon de la kaverno (sifono estas la loko, kie la subtera rivero plene okupas la tutan kavernan kanalon elpreminte la aeron) kaj faris la unuan mapon de la kaverno.

Tiu ĉi esploroj trovis en la kaverno kaj sur la teritorio apud ĝi multegajn arĥeologiajn restaĵojn, kiuj apartenas al la 7-3a jarcentoj a. K. La loĝloko, kiu estis trovita sur la kampeto antaŭ la kaverno, apartenis al la ĝis tiam nekonata "Kizilkoba kulturo" (ĝia etna aparteno ĝis nun estas neklara); la kaverno servis al ĝiaj anoj kiel templo kaj sanktejo. En la posta tempo la kaverno estis uzata por vin-konservado.

Speleologio

Laŭ la origino la kaverno estas tipa karsta kaverno. Ĝi havas 6 pli-malpli horizontalajn "etaĝojn", la pritaksata areo de la kaverno estas ĉ. 64 mil m², la pritaksata volumeno de la kaverno estas ĉ. 270 mil m³. La plej grandaj haloj de la kaverno atingas 30 metrojn alte kaj 70-80 metrojn longe. La aĝo de la plej malnovaj haloj estas ĉ. 2,5 milionoj da jaroj. La aertemperaturo en la kaverno estas 10 °C, la relativa aer-humideco — 99%.

Tra la kaverno fluas la subtera rivero Su-Uĉĥan. Ĝia fluejo havas kelkajn sifonojn (U-formajn lokojn, kie la akvo plene okupas la ŝton-muran fluejon). Apud la kaverno la rivero elfluas eksteren kaj formas belan akvofalon. Ankaŭ en la kaverno mem estas kelkaj akvofaloj kaj lagoj.

Ekskursoj

Ĉ. 500-metra itinero en la kaverno estas ekipita por paŝaj ekskursoj. Ĝi pasas tra la unua kaj la dua etaĝoj de la kaverno kaj finiĝas ĉe la unua sifono de la rivero. Surhavante la specialan veston kaj havante specialajn ekipaĵojn oni povas penetri ankaŭ trans la unuan sifonon (ĝi longas nur 1,5 metrojn, tial povas esti trairita sen akvopulmo). Trans la unua sifono troviĝas granda subakva lago ĉ. 80 metrojn longa kaj 2 metrojn profunda.

La kaverno facile atingeblas el la vilaĝo Perevalno: se veturi el Simferopolo en Aluŝton necesas turni maldekstren laŭ la voj-indikilo "Красные пещеры" kaj veturi/iri direkte al la montaro ĉ. 4 kilometrojn.

Eksteraj ligiloj

Шаблон:Projektoj

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Ruĝa kaverno (Krimeo). Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
3.4/10
181 homoj estis ĉi tie
Mapo
44°51′58″N, 34°20′54″E, 1.8km from Kyzyl-Koba Akiri direktojn

Ruĝa kaverno (Krimeo) sur Facebook

La Grace

startanta $0

My family

startanta $0

Hotel Olivia

startanta $34

Yava Hotel

startanta $29

Makler

startanta $0

Guest House BeauSoleil

startanta $23

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Су-Учкан

Су-Учка́н (Су-Учхан, qırımtatarca. Suv Uçqan — «летюча вода») — вод

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Аверкієва шахта

Печера Аверкієва (українська. Печера Аверкієва, qırımtatarca. Averk

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Курган Славы (мемориал, Крым)

Курган Славы (Долгоруковская яйла, Крым) — мемориал, который бы

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Eminebairĥosaro

Eminebairĥosaro (Шаблон:Lingvo-ru, Шаблон:Lingvo-uk, Шаблон:Lingv

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Անտակ Ջրհոր

Печера «Бездонна» (Топсюс-Хосар) (КН 443-4) — карстова шахта

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Marmora kaverno (Krimeo)

La Marmora kaverno (ruse Мраморная пещера, ukraine М

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kiyik-koba

Kiyik-koba — paleolit davri odamlari yashagan gʻor. Simferopol (Q

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ĝurĝuro

Ĝurĝuro (Шаблон:Lingvo-ru, Шаблон:Lingvo-uk, Шаблон:Lingvo

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kaverno de Han-sur-Lesse

La kaverno de Han-sur-Lesse (france: grotte de Han, valone :

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Howe Caverns

Howe Caverns is a cave in Howes Cave, Schoharie County, New York.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Luray Caverns

Luray Caverns, originally called Luray Cave, is a large, celebrated

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Cave of the Mounds

Cave of the Mounds, a natural limestone cave located near Blue Mounds,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Grand Caverns

Grand Caverns, formerly known as Weyer's Cave, is located in the

Vidu ĉiujn similajn lokojn