La Ruĝa Placo (ruse Красная площадь) situas oriente de Kremlo en Moskvo, Rusio kaj okupas ĉ. 7 hektarojn. Ĝia koordinato estas Шаблон:Koord. En 1990 la Ruĝan placon oni enlistigis en UNESCO Mondan heredaĵon (n-ro 545).
Supraĵo de la placo estas konveksa, ĝia norda parto malsupreniĝas al la entubigita rivero Neglinka (Senargila) kaj suda - al rivero Moskva. Ĝi estas farita el malmolaj granitaj pavimŝtonoj kapablaj rezisti ne nur kontraŭ plandumoj de pluraj turistoj kaj kontraŭ raŭpoj de tankoj kaj aliaj militmaŝinoj partoprenantaj paradojn ktp.
Moskvo estas unue menciita en la kroniko en 1147. Iom poste aperis la Ruĝa placo, kies situo estis oportuna por merkato kaj bazaro. La nuna rusa vorto "krasnaja" (ruĝa) antaŭe havis kroman signifon "bela" kaj do moderna interpreto ne estas entute korekta, kvankam la placon ornamas kelkaj konstruaĵoj kun ruĝbruna koloro. Prefere necesas nomi ĝin – la Bela placo.
Ĝi ĉiam estis ĉefa respegulilo de socia kaj politika vivo de Rusio kaj Sovetunio, ĉar tie okazis pluraj popolaj indignoj, ribeloj, ekzekutoj, manifestacioj kaj paradoj. Iuj nomas ĝin: "Muta historio de la lando".
Por gardi kaj defendi Kremlon caro Ivano la Tria ordonis larĝigi la areon kun la Ruĝa placo kaj elfosi kavon laŭlonge de ĝia muro kaj plenigi ĝin per akvo. Supraĵon de la placo kovris trabaro kun plankoj por piedirantoj.
Por preventi oftajn brulegojn iom post iom lignajn konstruaĵojn oni substituis je ŝtonaj. Post detruoj, kiujn rezultigis la Napoleona invado en 1812 oni grave rekonstruis la placon. Estis likvidita la ĉemura fosaĵo, oni plantis arbojn kaj iom poste la placo estis lumigita.
Dum la sovetia epoko la Ruĝa placo aperis alian, ritan signifon. Jam la 10-an de novembro 1917 tie okazis la unua entombigo de pereintaj revoluciistoj, kie poste situas la nekropolo. La placo mem iĝis la ĉefa loko por paradoj kaj manifestacioj. La 7-an de novembro 1941 la partoprenintoj de tiama parado, kiam la germana armeo jam proksimiĝis al limoj de la ĉefurbo, urĝe translokiĝis al la fronto. Alia rimarkinda parado sur la Ruĝa placo okazis la 25-an de junio 1945, kiam sovetianoj kaj aliancanoj solenis venkon super la nazia Germanio.
Lastatempe oni ofte preferas utiligi la Ruĝan placon, kie okazas diversaj foiroj, muzikaj koncertoj, sportaj matĉoj ktp, kio tute ne harmonas kun la nekropolo kaj bruego detruas la malnovajn konstruaĵojn.
Parto de la Kremla murego kaj tri turoj (Spaskaja, Senatskaja kaj Nikolskaja) faras la okcidentan limon de la Ruĝa placo.
La unua stelo sur la turo substituis la dukapan aglon, simbolon de Rusia Imperio. La dua rubena stelo estis enstablita en 1937. Ĝia enverguro atingas 3,75 m. Ĝi kapablas rotacii kiel ventoflago. Ĝin lumigas la kvinmilvata lampo.
La Ŝtata Historia Muzeo situas en la norda flanko de la Ruĝa placo. Inter ĝia maldekstra alo kaj la kremla murego estas vasta vojo, tra kiu pasas partoprenantoj de paradoj, manifestacioj ktp. La muzeo estas plej ampleksa kaj riĉa en Rusio, kie troviĝas unikaj eksponaĵoj prezentantaj longan historion kaj kulturon de la rusia multenacia popolo. Ĝi komencis funkcii en 1881.
La katedralo nomiĝas laŭ Kazana ikono de Dipatrino troviĝanta ene. Ĝin establis princo Poĵarskij en 1625. Post forbrulo de la ligna konstruaĵo en 1635 ekfunkciis la nova ŝtona templo. En Rusio Kazana ikono de Dipatrino estas unu el plej respektaj, tial la ortodoksaj kristanoj ĉiam venis ĉi-tien. En 1936 dum la sovetia ateisma epoko la templo estis detruita. En 1993 ĝi estis restarigita kaj konsekrita.
GUM (Gosudarstvennij Universalnij Magazin aŭ Ŝtata Universala Magazeno) estas tre granda komerca kaj negoca komplekso, kiu kadras la orientan flankon de la Ruĝa placo. Ĝin konstruis en 1893 arkitekto Pomerancev kaj inĝeniero Ŝuĥov en la pseŭdorusa stilo. La trietaĝa konstruaĵo havas tri ĉefajn trapasejojn, en kiu funkcias ĉirkaŭ unu mil magazenoj.
En la sud-orienta angulo de la Ruĝa placo troviĝas ronda la Frunta Loko (Lobnoje Mesto) simila al kalkoŝtona piedestalo, kiu servis kiel la ĉefa landa oratorejo destinita por heroldi carajn ordonojn kaj por deklaroj de caroj mem. Oni diras, ke ĝi estis ankaŭ la mortopunejo, sed konkretaj registritaj faktoj pri tio ne konserviĝis.
En la suda flanko de la Ruĝa placo situas nekomparebla belega ĉefverko de rusaj arkitektoj Barma kaj Postnik la katedralo de protekto de Dipatrino (aŭ la katedralo de Sankta Bazilo Beata) konstruita fine de la 16-a jarcento laŭ ordono de rusa caro Ivano la Terura honore de venko super Kazana (tatara) ĥano.
Apud la katedralo staras la monumento honore al du grandaj reprezentantoj de la rusa popolo: princo Dmitrij Poĵarskij kaj metiisto Kuzjma Minin, kiuj ambaŭ gvidis la popolan armeon kontraŭ la polaj okupintoj komence de la 17-a jarcento. En 1818 dankemaj rusoj monkontribuis al gisado de la bronza monumento, kiu pezas pli ol 20 tunojn.
La simbolo de Moskvo kaj Rusio estas vizitebla maŭzoleo de Lenin konstruita el malhelruĝa granito, en kiu ekde 1924 troviĝas la balzamigita korpo de Vladimir Lenin (Uljanov) - fondinto de Sovetunio. Dum paradoj ĝi estis same piedestalo por la sovetia registaro, kiun aklamis preterpasintoj.
Apude situas la nekropolo de revoluciuloj, gravaj aktivuloj de USSR: Stalin, Breĵnev, Andropov k.a. Kontraŭ la tombejoj en la kremlaj muroj estas enigitaj la urnoj kun cindroj de iuj sovetiaj eminentuloj: Gagarin (la unua kosmonaŭto), Ĵukov (militestro gloriĝinta ĉefe dum la Dua mondmilito), Koroljov (sciencisto kaj inventinto de la unuaj kosmoŝipoj) k.a.