La Rom-Ĝermana Muzeo (RGM, en Germana: Römisch-Germanisches Museum) estas arkeologia muzeo en Kolonjo, Germanio. Ĝi havas grandan kolekton de romiaj artefaktoj el la romia setlejo de Colonia Claudia Ara Agrippinensium, sur kiu moderna Kolonjo estas konstruita. La muzeo protektas la originalan lokon de romia urba vilao, el kiu restas grandaj restaĵoj el mozaiko pri Dionizo en sia origina loko en la bazejo, kaj la rilata romia vojo ĝuste ekstere. Tiukadre la muzeo estas arkeologia loko.
La muzeo havas ankaŭ la taskon konservi la romian kulturan heredaĵon de Kolonjo, kaj tiele estas hejmo de etenda kolekto de romia vitro el funebroj kaj ankaŭ plenumas arkeologian superrigardon super la konstruado de la Kolonja metroo.
Plej el la muzea kolekto estis gastigita ĉe la Muzeo Wallraf-Richartz en Kolonjo ĝis 1946. En la antaŭaĵo de la muzeo la iama norda urbopordego de Kolonjo kun la skribaĵo CCAA (por Colonia Claudia Ara Agrippinensium) estas ekspoziciata en la konstruaĵo.
n class="plainlinks nourlexpansion">[//tools.wmflabs.org/geohack/geohack.php?pagename=Rom-%C4%9Cermana_Muzeo&language=eo¶ms=50_56_26_N_6_57_30_E_region:DE-NW_type:landmark&title=Rom-%C4%9Cermana+Muzeo