La Rokpentraĵoj de Kondoa estas serio de grotoj en la distrikto Kondoa, regiono Dodomao, en Tanzanio. La grotoj estas plenaj de prahomaj pentraĵoj, kelkaj kun pli ol 3000 jaroj, sed la plimulto havas nur dekon da jarcentoj. La pentraĵoj montras personojn, bestojn kaj ĉas-scenojn. La ŝirmita areo kovras 233.600 hektarojn.
Ĝi estis listigita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 2006.