Retablo de Krakovo

La retablo de Krakovo en la Mariapreĝejo je Krakovo estas kvinala retablo, ŝangebla retablo kun ĉefa kesto, du fiksaj eksteraj kaj du moveblaj internaj aloj. La kesto enhavas skulptaĵojn, la alojn ornamas reliefoj. La ĉizaĵoj estas parte koloritaj, parte orumitaj. Temo de la retablo estas la glorado de Maria. La retablo kun siaj du montroflankoj estas la unua certigita verko de la malfrugotika skulptisto Veit Stoß kaj unu el liaj ĉefaj verkoj.

Historio de la retablo

Verŝajne la malnova retablo el la 14-a jarcento estis detruata pro la kunfalego de la ĥoreja volbo en la jaro 1442, eble ĝin tamen neniigis brulego. Tri jardekojn poste la urbestroj kaj civitanoj de Krakovo pledis por la akiro de nova retablo. Ĉar ekzistis ekonomiaj rilatoj kun Nurenbergo, oni trovis tie en Veit Stoß artiston, kiun oni komisiis per la verkado de la retablo. Eble li voĵaĝis en 1476 al Krakovo por la planado, intertraktado kaj akiro de la ĉizoligno, antaŭ ol li en 1477 transloĝis tien kaj aĉetis domon. Necesis arbotrunkoj aĝajn ĝis 500 jaroj, por ke li povu ĉizi la plej grandaj figurojn. Ĉar la pli dikaj trunkoj por la skulptaĵoj de la ĉefa kesto bezonis kvar ĝis kvin jarojn por sekiĝo, li komencis la verkon en 1477, ĉizante la platajn lignoreliefojn de la aloj. Li finfaris la novan koloritan kaj orumitan ĉefaltaron en la jaro 1489. La burĝaro de Krakovo donacis 2808 guldenojn kiel honorario por ĉi tiu verko. Tiu ĉi sumo onidire egalis la jaran buĝeton de Krakovo, la tiama ĉefurbo de Polujo. Konsidere dekdu-jaran laboron kaj la fakton, ke Veit Stoß devis financi ankaŭ metiejon kun metiistoj, ĉi tiu sumo validas kiel pli malmulta. Por ŝpari la artisto plejparte verkis propramane. Ankaŭ li interrompis tiun ĉi laboron por aliaj verkoj.

Ampleksaj renovigoj de la retablo okazis en la jaroj 1866 ĝis 1871 kaj 1932 ĝis 1933. Dum la Dua Mondmilito la nazioj konfiskis kaj forrabis la retablon el Polujo. Por protekti ĝin kontraŭ aliancanaj aeratakoj, ili stokis ĝin en bunkro sub la nurenberga fortikaĵo. Post militfino la urbo Krakovo rericevis la retablon. Oni resanigis kaj konservis la bildon ekde 1946 ĝis 1950, kaj la tiam komunisma administracio ordonis ekspozicii ĝin en la Vavelo. En 1957 oni reportis la retablon sur ĝian originan starlokon en la Mariapreĝejo.

Priskribo

Per alteco da dek tri kaj larĝeco da dek unu metroj ĝi estas la plej granda malfrugotika ĉizita retablo kaj superregas la ĥorejon de la baziliko. La ŝanĝebla retablo havas du fiksajn eksterajn kaj du moveblajn internajn alojn, kiuj ebligas ŝanĝon inter labortaga kaj festotaga flanko. Kaj la eksteraj aloj kaj ankaŭ la frontaj kaj dorsaj flankoj de la internaj aloj havas reliefojn. La ĉefa kesto konsistas el skulptaĵoj. La figuroj de la kesto 2,70 metrojn altaj el tilioligno estas produktitaj el po unu trunko. La kadro de la retablo konsistas el kverkoligno. Soklo kaj ornamsurmetaĵo kompletigas la bildprogramon de la retablo.

Ĉefa temo de la retablo estas morto, enĉieliĝo kaj kronado de Maria. Ĝin kadras historioj kaj motivoj el la vivoj de Maria kaj Jesuo. Preskaŭ ĉiuj scenoj baziĝas krom la evangelioj pli malpli sur eksternormaj fontoj aŭ transprenas pruntaĵojn el la religia literaturo, precipe el tiu de la 13-a jarcento.

La labortaga, fermita montroflanko

Sur la labortaga flanka regas koloroj, orumaĵoj pli maloftas. Kiel interliga elemento efikas la unueca blua fona koloro de ĉiuj reliefoj, je kio sur la fono de la ses reliefoj sur la dekstra flanko troviĝas oraj steloj. Sur la maldekstra flanko la steloj troviĝas nur je la motivo de dudekjara Jesuo en la templo. La fermitaj aloj montras dek du scenojn el la vivo de Maria kaj Jesuo:

  • Joaĥimo kaj Ana
  • Naskiĝo de Maria
  • Entempligo de Maria
  • Malliberigo de Kristo
  • Dekdujara Jesuo en la templo
  • Entempligo de Jesuo
  • Krucumado de Jesuo
  • Elkrucigo de Jesuo
  • Entombigo de Jesuo
  • Desupriĝo de Kristo en la inferonĉe la tombo]]
  • Kristo aperas al Maria Magdalena kiel ĝardenisto

La tri unuaj reliefoj rilatas al la tempo antaŭ la naskiĝo de Kristo. La ciklo komenciĝas per la profetado de la naskiĝo de Maria al Joaĥimo fare de anĝelo. Kiel dua sceno videblas en ĉi tiu reliefo la renkontiĝo de Joaĥimo kun sia edzino Ana ĉe la Ora Pordego. En laŭtempa viciĝo sin prezentas desupre malsupren la naskiĝo de Maria kaj en la tria reliefo ŝia entempligo. La templa kampo estas duonigita. Dum kiam ŝiaj gepatroj troviĝas en antaŭĉambro, Maria estas sola en la sanktejo, en kiu al ŝi ŝia onta filo Jesuo kiel infano sur la altaro – unika motivo. Sub la altaro estas bildigitaj laŭ formo de infanetoj la Mizeraj Animoj, atendantajn sian saviĝon.

Dekstre apud ĉi tiu reliefo troviĝas la entempligo de Jesuo, je kio Simeono agnoskas Jesuon kiel savonton. Super ĉi tiu bildo oni kredas unuavide rekoni la historion de dekdujara Jesuo en la templo. Je detala observado oni konstatas, ke Veit Stoß prezentis rakonton el eksternorma fonto, nome tiun de kvinjara Jesuo en la lernejo de Zakĥeo el la araba evangelio de la infanaĝo. En la malfono antaŭ Jesuo kuŝas filozofo sur la planko, kiu estis metinta al li astronomian demandon kaj lin, imponite de lia respondo, respektas kiel plej alta instruisto. Per Maria kaj Jozefo, kiuj retrovas sian filon en la templo, la artisto transpontigas al la motivo de dekdujara Jesuo en la templo. Per la dramece formita malliberigo de Kristo en la supera kampo nun okazas granda salto ekde la infaneco de Jesuo al la pasiono.

Sur la dekstra flanko la laŭtempa viĉiĝo pasas pokaze de supre malsupren. Al la krucumado sekvas la elkrucigo kun la priplorado de Jesuo kaj lia entombigo. Dekstre supre oni vidas Kriston en la antaŭinfero savantan Adamon kaj Evan kaj per tio la tuta homaro. Maria estas prezentata kvazaŭ nova Eva. La tri Mariaj ĉe la tombo estas atestantoj, ke ankaŭ la korpo de Kristo estas transformite forlasinta la tombon, ĉar Kristo, aperante al ŝi kiel ĝardenisto, malpermesas al Maria Magdalena tuŝi lin.

Pli malgrandaj deflankiĝoj je la tabuloj pri la entempligo de Maria kaj la entempligo de Jesuo allasas la konkludon, ke Veit Stoß finverkis kaj prezentis tiujn ĉi du jam en 1476 provekzemplerojn.

La festotaga, malfermita montroflanko

La festotagan flankon, precipe la ĉefan keston, karakterizas grandfacaj orumaĵoj; la unuece blua fono formas el kesto kaj aloj harmonian tutecon. La bluaj volboj super la figuroj en la ornamsurmetaĵo kaj la samkolora fono de la soklo ankaŭ kontribuas al ĉi tiu impreso. La fono de la ĉefa kesto estas dense kovrita per steloj, same kiel ankaŭ la bluaj facoj je la reliefoj de naskiĝo, reviviĝo kaj ĉieliro. Dum kiam sur la aloj la tempa sinsekvo pasas de supre malsupen, en la meza kampo inkluzive soklon kaj ornamsurmetaĵon la sinsekvo estas kontraŭdirekta kaj kondukas samtempe el la tera genealogia enradikiĝo ĝis en la plej altajn ĉielajn sferojn de la trono de la Sankta Triunuo.

La aloj

La malfermitaj aloj montras en ses scenojn la suprojn el la vivoj de Maria kaj Jesuo. Ili prezentas a grandajn kristanajn festojn ekde anunciacio trans kristnasko, pasko, ĉieliro ĝis pentekosto:

  • Anunciacio
  • Kristnasko
  • Adoro de la tri reĝoj
  • Reviviĝo de Kristo
  • Ĉieliro
  • Pentekosto

Paralele al la profetado de la naskiĝo de Maria al Joaĥimo sur la labortaga flanko la festotaga flanko komenciĝas per la profetado de la naskiĝo de Kristo al Maria kaj prezentas tiel la dogmon pri la enkarniĝo de la Dia vorto. Sekvas la bildigo de la naskiĝo kun la adorado de la infano Jesuo fare de la paŝtistoj. Jozefo origine tenis lanternon en la mano, kiu perdiĝis. La lasta reliefo de la maldekstra alo temigas la adoron de la tri saĝuloj el oriento, montrante, ke ankaŭ la kleruloj ekster la juda mondo ekkonis la veron pri la homiĝo de la Dia filo. Veit Stoß montras la klerulojn kiel reprezentantojn de la tri tiam konataj mondopartoj kaj de la tri vivepokoj.

Je la unua bildo de la dekstra alo, la revigiĝo, perdiĝis la krucostandardo el la Krista mano. La ĉielira sceno montras nur la piedsignojn de Kristo sur la montosupro; ĝi montras la reagon de la apostoloj pri lia ĉieliro. Malgrava difekto estas konstatebla je la kampo pri pentekosto; la ĉefrolulo, Kolombo Sankta Spirito, forflugis, nur la radioj dissenditaj de ĝi trafas Marian kaj la kunvenintan apostolaron.

La ĉefa kesto

La ĉefa kesto prezentas la "fordormon" de Maria enmeze de la dek du apostoloj. Veit Stoß montras Marian en juneca beleco, sinkintan sur siajn genuojn kaj ekkaptatan de Paŭlo. Alia interpreto opinias la apostolon Jakobo la pli aĝa. Apud mortanta Maria staras dekstre Johano, kiu kiel ununura apostolo je la morto de Jesuo staris sub la kruco, kaj maldekstre Petro. Al la kvin apostoloj, kiuj estas videblaj en la antaŭa vico je plena grandeco, krom tio apartenas Jakobo la pli aĝa kaj Andreo. De la restaj sep apostoloj en la malfono ekzistas nur kapaj aŭ brustaj bildoj. Al ĉiuj estas komune, ke ili ne estas spektantoj, sed plenumas agadojn. Unu tenas insencujon, alia pelvon kun benita akvo, tria estingas kandelon, dum kiam plua mantorde esprimas siajn sentojn. Estas sceno kiel en dramo; la kesto estis transpreninta la funkcion de scenejo.

Super la kapoj de la apostoloj troviĝas kiel dua sceno la ĉielenpreno de Maria. Kristo mem venis, por kunvenigi sian patrinon. Tri anĝelparoj portas la du supren; du estas lokitaj flanken, unu paro estas malsupre de ili. Kvar muzikantaj anĝeloj akompanas la grupon. El la apostoloj nur Tomaso direktas sian rigardon sur ĉi tiu okazantaĵo kaj konsistigas tiel ligon inter la du niveloj. Laŭ "Vita rhythmica", latina teksto el la 13-a jarcento, nure "malkreda" Tomaso vidis la ĉielenportantan korpon de Maria.

Super gotika dekoracio, kiu en la mezo kilforme sin etendas supren kaj ekipita per kvar sanktulfiguretoj, arko limigas la scenaron, kiu ambaŭflanke enbuŝiĝas en rektangulan enkadrigon. En ĉi tiu enkadrigo troviĝas figuretoj de la dek du malgrandaj profetoj. La arko simbolas la pordegon al la ĉielo. En la du anguloj super ĝi troviĝas, parigite, la kvar latinaj Patroj de la Eklezio, en la supera kadro la kvar grandaj profetoj. Escepte la ekleziajn patrojn la malgrandaj figuroj en siaj nunaj starlokoj ne plu troviĝas en la originala.

La soklo

Sur la soklo troviĝas bildo de la „trunko de Jiŝaj“, la genealogia arbo de Jesuo. El la korpo de la patro de dem reĝo Davido kreskas la trunko de vitobranĉo, je ties disbranĉaĵoj estas fiksitaj dek kvar prauloj de Jesuo; la plej alta branĉo sur la maldekstra flanko kondukas al Maria. La evangelio laŭ Mateo (Mt 1,17) tekstas pri duoble dek kvar generacioj, Veit Stoß limiĝas je la bildigo de la duono, por ankrigi la ekziston de Jesuo en la historio. La ĉefa trunko montras supren, direkten al mortanta Maria kaj plue al Kristo, kiu enprenas Marian en la ĉielon.

La ornamsurmetaĵo

Las ornamsurmetaĵo de la retablo montras en la centro la kronado de Maria fare de la Sankta Triunuo, flankata de du anĝeloj kiel reprezentantoj de la anĝelj ĥoroj, same kiel la patronan sanktulon de Krakovo, Sanktan Stanislao kaj dekstre alian nacian sanktulon de Polujo, Adalberto el Prago.

Literaturo

  • Gottfried Sello: Veit Stoß. Hirmer Verlag, Munkeno 1988, ISBN 3-7774-4390-5
  • Michal Rozek: Die Marien-Basilika in Krakau. Hl. Stanislaus BM Verlag des Krakauer Bistums, Krakau 2001, ISBN 83-87960-92-6
  • Zdzisław Kępiński: Veit Stoß. Varsovio 1981, ISBN 83-221-0138-4
  • Rainer Kahsnitz: Die großen Schnitzaltäre. Spätgotik in Süddeutschland, Österreich, Südtirol. Hirmer Verlag, Munkeno 2005, ISBN 3-7774-2625-3

Ligoj eksteren

Шаблон:Commonscat

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Retablo de Krakovo. Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
Hotel Imperial

startanta $125

Hotel Wentzl

startanta $202

Old Town Apartments

startanta $74

Pergamin Apartments

startanta $111

The Spiski Palace

startanta $74

Flamingo Premium Hostel

startanta $34

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Mariapreĝejo (Krakovo)

La Mariapreĝejo en Krakovo, Polujo, estas romkatolika baziliko kaj

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Adam Mickiewicz Monument, Kraków

Adam Mickiewicz Monument in Kraków, (polski. pomnik Adama Mickiewicza

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kraków Old Town

Kraków Old Town is the historic central district of Kraków, Poland. I

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sukiennice Museum

The Gallery of 19th-Century Polish Art at Sukiennice (polski. Galeria

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sukiennice

The Renaissance Sukiennice (Cloth Hall, Drapers' Hall) in Kraków,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Main Market Square, Kraków

The Main Market Square in Kraków (Polish: Rynek Główny w Krakowie, al

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Town Hall Tower, Kraków

Town Hall Tower in Kraków, Poland (Polish: Wieża ratuszowa w K

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Floriańska Street

Floriańska Street or St. Florian's Street (polski. Ulica Floriańska w

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Balıklıgöl

Balıklıgöl (or Pool of Abraham, Halil-Ür Rahman Lake), is a lake in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
San Salvador, Venice

The Chiesa di San Salvatore (of the Holy Saviour) is a church in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Baziliko de Sankta Antonio (Padovo)

La baziliko de Sankta Antonio (itale: Basilica di Sant’Antonio, r

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
San Carlo alle Quattro Fontane

The Church of Saint Charles at the Four Fountains (italiano. Chiesa di

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj

La Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj en Kievo, Ukrainio.

Vidu ĉiujn similajn lokojn