Reĝa Palaco en Budapeŝto apartenas al la plej gravaj turismaj allogaĵoj en la hungara ĉefurbo en Vár (distrikto). Ĝi estas ankaŭ historia monumento, kie estas videblaj gotiko, renesanco, baroko, krome la vido estas Monda Heredaĵo ekde 1987. <div class="ImageGroup" style=" border:1px solid #00008B; float: right; clear: right; text-align: center; margin-left: 1em;
background-color: #EFDECD; width:295px; "
>La palaco situas sur Monto Vár, en ties suda parto. La monto mem estas malalta longa monto, kiu sekvas direkton de Danubo.
Post invado de la tataroj en 1242 oni komencis konstrui fortikaĵon por defendi loĝantojn de Buda. Ekde 1347 komenciĝis konstruado de la gotika reĝa palaco kun defenda sistemo, kiu daŭris du jarcentojn. Paŝo post paŝo la hungaraj reĝoj vivis jam en palaco en Buda. Precipe Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) konstruis imponan palacon, sed ankaŭ aliaj reĝoj alkonstruis ion. Aparte menciindas pompa kortumo de Matiaso la 1-a. Tiel la fortikaĵo havas 3 partojn:
Inter 1541 kaj 1686 la turkoj havis la palacon, sed ili konstruis nenion, ĉar tiom sufiĉis al ili. En 1715 oni konstruis novajn partojn, krome la eventuala renoviĝo okazis. Ĝis 1780 la palaco fariĝis sidejo de universitato, poste sidejo de la palatino, ĉar la Habsburgoj vivis en Vieno. En la 19-a jarcento arkitektoj Miklós Ybl kaj Alajos Hauszmann konstruis la lastajn palaco-partojn. La lasta palaco-loĝanto estis Miklós Horthy ĝis 1944.
Post rekonstruado en la reĝa palaco trovis lokon Hungara Nacia Galerio, Tutlanda Biblioteko Széchenyi kaj historia muzeo.