Puy de Dôme

Puy de Dôme [pui de dom] (sed Puy-de-Dôme unuvorte por la nomo de la departemento) estas dorma vulkano de Ĉeno de Puys, en Centra Masivo. Ĝi situas je kvindeko da kilometroj de Clermont-Ferrand kaj donis sian nomon al departemento Puy-de-Dôme. Ĉeno de Puys fariĝis klasita natura loko en 2000. Puy de Dôme fariĝis ano de reto de grandaj lokoj de Francio kaj ricevis, komence de 2008, la markon Grand site de France.

Geografio

Situo

Puy de Dôme situas je deko da kilometroj okcidente de Clermont-Ferrand, sur teritorioj de komunumoj Ceyssat (okcidente) kaj Orcines (oriente kaj supre).

De supro de Puy de Dôme, per klara vetero, estas ĝenerala vido al regiona natura parko de vulkanoj de Aŭvernjo, al la tuta Ĉeno de Puys, montoj Dore, montoj de Cantal. Eblas ekvidi oriente la tutan aglomeraĵon de Clermont-Ferrand kaj pli fore montoj de Forez, kaj, per klarega vetero, la kulmino de Blanka Monto, plej alta kulmino en Alpoj, kiu superas iomete malantaŭ Forez. Estas ankaŭ panoramo okcidente al Limoĝio, Combrailles, altebenaĵo de Millevaches. Norde kaj nordoriente, estas vido al Berio, montetoj de Sancerio, ĝis Morvano.

Topografio

Puy de Dôme, kiel ĉiuj vulkanoj de Ĉeno de Puys, staras sur altebenaĵo el granito (kristala soklo) je preskaŭ milmetra alteco. Temas pri malnova lafkupolo krude konustrunka. Alta je 550 metroj kaj larĝa je du kilometroj ĉebaze, ĝi kulminas je 1465-metra alteco.

Oni taksis la volumenon de tiu vulkano je unu miliono da kubaj metroj.

Faŭno kaj flaŭro

Tie vivas vipuro "berus" (Vipera berus), protektita kaj absolute ne agresema, kaj Apolono-papilio (Parnassius apollo), protektita kaj kies popolo estas konservata de homoj sur la loko Puy de Dôme.

Klimato

ĉe la supro, la klimato estas maldolĉa kaj kelkfoje ekstremaj. La malnova estro de la restoracio atestas : « Kiel sur alta montaro, vetero ŝanĝiĝas rapidege. » Plie, la loko estas aparte favora por tondraj fenomenoj : ĝi estas submetita al « forta denseco de tondrado ».

Geologio

Petrografio

Tiu vulkano konsistas plej multe el domito, sub-alkala trakito.

Petrologio

Puy de Dôme estas vulkano generita okaze de nur unu erupcia periodo laŭ tipo pelea erupcio, kaj dorma de proksimume 12 000 jaroj. Ĝi konsistas el du ingiĝintaj blokoj de trakito, rezulto de du sinsekvaj erupcioj apartigitaj per kelkaj centoj da jaroj.

Sudokcidente, apud Intermonto de Ceyssat, la erupcio de kratero de Puy Kilian, kies kupolo estis senkapigita okaze de eksplodoj antaŭ 8 500 jaroj, kovris Puy de Dôme per elĵetaĵoj kaj ruinigis la arbaron sur 25 km2.

Historio

Antikva epoko

Gaŭloj-romianoj instalis, en la 1-a aŭ 2-a jc, sur la supro templon dediĉitan al Merkuro Dumias, kies influo multe transpasis la limojn de arverna teritorio. Ĝi estsis forlasita en ĉ. la 3-a aŭ 4-a jc kaj estis remalkovrita en 1872 okaze de konstruo de atmosfera observejo. Laŭ Plinio la Maljuna, arvernoj estis konstruigintaj monumentan statuon de dio Merkuro, verko de greka skulptisto Zenodoro en ĉ. 60 a.K. ; se oni emas pensi ke ĝi troviĝis en tiu sanktejo, sed nun ne ekzistas arkeologia pruvo pri ĝia loko kaj eĉ pri ĝia ekzisto.

Moderna periodo

Le 19-an de septembro 1648, Blaise Pascal realigis de sia bofrato Perier eksperimenton diratan de Puy de Dôme, por demonstri ke la fenomeno konata tiutempe per la nomo « suspensio de likvoroj » ne ŝuldiĝis al la aristotela principo nomita « abomeno de vakuo » sed male al ekzisto de aerpezo (atmosfera premo). Malkresko de premo mezurata per hidrarga barometro inter Clermont-Ferrand kaj supro de Puy ebligis konfirmi tiun hipotezon.

Nuntempa periodo

En 1862, artefarita erupcio devis saluti la alvenon de Napoleono la 3-a kaj de imperiestrino : 600 lignofaskoj, 20 ĉaroj da ligno, unu tuno de rezino kaj oleo. sed la rezulto estis nur dika fumo.

La unua konstanta observejo pri montara meteologio

La 22-an de julio 1876, Émile Alluard fondis, supre de Puy de Dôme, la unuan konstantan observejon pri montara meteologio. Ankoraŭ ekzistas stacio pri meteologia esploro dependanta de universitato Blaise Pascal de Clermont-Ferrand.

Fell-sistema fervojo (kun centra relo)

En 1906, komenciĝis konstruo de Fell-sistema fervojo, kiu ligis placon Lamartine de Clermont-Ferrand (alta je 390 metroj) al artefarita platformo proksima al la supro je 1 414 metroj. Tiu linio longis 14,7 km kaj trajnoj cirkulis de 1907 à 1926 kun funkciadkosto ĉiam malprofita.

Premio Michelin

Kreita de la fratoj Eduardo Michelin (1859-1940) kaj Andreo Michelin, la 6-an de marto 1908 la premio Michelin celis rekompenci per 100 000 oraj frankoj la unuan piloton, kiu deirante de Parizo surgrundiĝos per avio supre de Puy de Dôme. La 7-an de marto 1911, Eugène Renaux akompanata de Albert Senoucque ganis tiun premion. Steleo starigita en 1923 memorigas tiun heroaĵon. Tiutempe, tiom longa distanco neniam estis trairita per avio. Tiu sukcesa provo sekvis tiun de Charles Weymann, kiu surgrundiĝis en Volvic la 7-an de septembro 1910 kaj al tiuj de fratoj Morane, kiuj frakasiĝis en Boissy-Saint-Léger la 5-an de oktobro 1910.

Aŭtovojo

Pagvojo, kiu supreniras al la supro estis inaŭgurita la 12-an de julio 1926, por anstataŭi la fervojon de 1906.

Tiu vojo estas nun definitive fermita al trafiko. De 2012, nur restas kriza vojo.

Televidpilono

En 1956, televidpilono (de TDF), alta je 73 metroj, estis instalita. Destiniat al porto de televidaj dissendaj antenoj, ĝi fariĝis nun simbolo de tiu vulkano kaj ebligas identigi ĝin de tre malproksime.

Aktivigo

Erupcio kun laffluo estis rekonsistigita en 2002 okaze de spektaklo por inaŭguro de Vulcania farita de regiono Auvergne. La spektaklo estis videbla ekde ebenaĵo de Laschamps.

Dentrela fervojo

En 2006, studo estis lanĉita por esplori la eblecon restarigi kablotramon por supreniri al supro de Puy de Dôme. La 28-an de januaro 2008, departementa konsilio de Puy-de-Dôme voĉdonis la rekonstruon de dentrela fervojo. Tiu alirebleco per fervojo fariĝis la unika ebleco al la supro per motorvojo en 2012, kvankam restas kriza vojo.

Biciklado

La unua supreniro al Puy de Dôme per biciklo estis farita en 1892 de Fernand Ladoŭ, de "Véloce Club Auvergnat", de Clermont-Ferrand ĝis Intermonto de Ceyssat poste ĝis supro per mulpado.

De la ekfunkcio de la dentrela fervojo la 26-an de majo 2012, ne plu eblas aliri al la supro de Puy de Dôme per biciklo laŭ la vojo, ekster manifestacio aŭ konkurso. La aliro restas ebla per la mulpado.

Profilo

La supreniro al Puy de Dôme per biciklo, rezervita al plej trejnitaj biciklantoj, havas tri variantojn de Clermont-Ferrand per departementaj vojoj 941 kaj 942, de Chamalières per vojo D 68, kaj fine de Intermonto de Ceyssat (1 078 m).

De Chamalières per D 68, estas 13,5 km je 8 % da meza deklivo.

De Clermont-Ferrand per D 941 kaj 942, estas proksimume 14 km je 7,2 % da meza deklivo.

De Intermonto de Ceyssat (1 078 m) estas 7,5 km sed kun komenca malsupreniro de 3 km.

Tour de France (Bicikla konkurso ĉirkaŭ Francio)

Puy de Dôme estis trairata dektrifoje de Tour de France (Francia Rondiro). Ĝi estas la nura supreniro de [Centra Masivo kiu estis dufoje (1983 et 1986) klasita hors catégorie. La unua kurfino okazis en 1952 kaj nediskuteble venkis Fausto Coppi. En 1959, Federico Bahamontes superis la aliajn en kontraŭhorloĝa etapo antaŭ Charly Gaul per 1 min 26 s. La verŝajne plej memorinda jaro restos 1964 kun apudbiciklado de Jacques Anquetil kaj Raymond Poulidor. Julio Jiménez venkis en tiu etapo, sed la markinta fakto estis precipe ke Anquetil ne plu eltenis en la lasta kilometro kaj Poulidor revenis je 14 sekundoj en la ĝenerala ordo. En 1967, Felice Gimondi trudis sin ĉe la supro. Luis Ocaña realigis duoblaĵon en 1971 kaj en 1973, reprenante 15 sekundojn de Eddy Merckx en 1971 eĉ se li devis rezigni sekve de falo post kelkaj tagoj. Lucien Van Impe siavice gajnis la etapon en 1975 sed la markinta fakto estis la alhepata pognofrapo de spektanto al Eddy Merckx. Siavice Joop Zoetemelk venkis dufoje en 1976 kaj en 1978 en kontraŭhorloĝa biciklado. Alia kontraŭhorloĝa individua kurado en 1983 estis gajnita de Ángel Arroyo. En 1986, Erich Maechler venkis post distancigo. Sed ankaŭ biciklistoj malpli konataj kiaj Pierre Matignon en 1969 aŭ Johnny Weltz en 1988 gajnis etapon de Puy de Dôme. Francia Rondiro ne plu alvenis al Puy de Dôme de 1988 pro financa konflikto inter kurorganizantoj kaj vulkanposedantoj, kaj laŭ kompanio "Tour de France" kaj lokaj elektitoj, Rondiro ne plu povos veni tien pro maldikeco de la vojo kaj ĉeesto de dentrela fervojo.

Turismo

Puy de Dôme estas unu el la plej vizitataj lokoj de Aŭvernjo kun preskaŭ duonmiliono da vizitantoj ĉiujare. Ĝi estas ekglisa punkto por multaj adeptoj de glisparaŝutado. Male, praktiko de deltaplano, asociita al bildo de Puy de Dôme ekde 1973, reduktiĝis ekde ekfunkciado de la dentrela fervojo.

Eblas grimpi piede ĝis Puy de Dôme per marŝadpadoj : unuflanke per larĝa piedira pado, kromnomita mulpado, de Intermonto de Ceyssat (1 078 m) kaj kondukanta per sinsekvo de zigzagoj ĝis templo de Merkuro (1 450 m). Altodiferenco por tiu 2-kilometra pado estas 387 metroj, t.e. meza deklivo je 19,35 %. Ĝi do estas mallonga sed malfacila; aliflanke, per norda piedira vojo GR4, kiu komenciĝas je la vojpagejo per pado dekstre. Post iom da tempo, necesas iri laŭ pado maldekstre, kiu supreniras ĝis fontano de Traversin alta je 1 125 metroj, kiu estas vojkruciĝo por iri kaj al Puy de Dôme, al puy de Pariou kaj al puy de Côme. Irante laŭ la pado al Puy de Dôme, longa je 2 kilometroj, rapide estas ŝtupoj kaj lignaj pontoj por atingi la vojon sekvendan laŭ 200 metroj ĝis la supro.

Ĝis en 2010, pagvojo longa je 4 km dekliva je 12 % ebligis supreniri per aŭto (aŭ per buso somere por limigi trafikon kaj ŝirmi la medion) ĝis la supro. La dentrela fervojo ebligas, ekde 2012, aliron al la supro.

Aneksaĵoj

Bibliografio

  • Cédric Gourin, Le puy de Dôme, petite histoire d’un volcan, eldonejo "Éditions Alan Sutton", decembron 2008.
  • Claude Miramand, Tchouf-Tchouf, le petit train du puy de Dôme, eldonejo "Éditions Créer", marton 2004.

Vidu ankaŭ

  • Ĉeno de Puys
  • Reto de grandaj lokoj de Francio

Eksteraj ligiloj

    Listed in the following categories:
    Afiŝu komenton
    Konsiloj kaj Konsiletoj
    Ordigi per:
    Angeline Hargreaves
    12 July 2018
    Great views and education centre! Train is good also!
    Elena Orlova
    22 April 2014
    Fantastic place... Everybody should see it! There are 80 vulcans in Auvergne. The small train will bring you on the top of Puy de Dome - enjoy! :)
    Mathieu B
    26 September 2014
    Vue imprenable sur la chaîne des Puys. Mieux vaut y monter avec un temps dégagé pour apprécier pleinement le spectacle. Et prévoir la petite laine au sommet !
    Pavel Ulyanin
    10 December 2018
    Очень крутое место с красивыми видами. Подняться можно либо на жд вагончиках или пешком. Много маршрутов пеших вокруг этих мест.
    Simon Carton
    13 August 2012
    Vu imprenable sur la chaîne des puys. Par très beau temps vue sur le Mont Blanc !
    Simon Carton
    17 August 2012
    La chaine des puys, candidate au patrimoine mondiale de l'unesco.
    Ŝargi pli da komentoj
    foursquare.com
    8.2/10
    10,226 homoj estis ĉi tie
    Mapo
    2 Sommet du Puy de Dôme, 63870 Orcines, Francio Akiri direktojn
    Sun 11:00 AM–8:00 PM
    Mon 11:00 AM–6:00 PM
    Tue 11:00 AM–5:00 PM
    Wed-Thu 11:00 AM–6:00 PM
    Fri 11:00 AM–5:00 PM

    Puy de Dôme sur Foursquare

    Puy de Dôme sur Facebook

    Best Western Premier Princesse Flore

    startanta $255

    Kyriad Prestige Clermont Ferrand

    startanta $103

    Appart'City Clermont-Ferrand Centre

    startanta $0

    Appart City Clermont Ferrand Centre

    startanta $65

    Kyriad Clermont Ferrand Centre

    startanta $100

    Hotel Le Chatel

    startanta $64

    Rekomendindaj vidindaĵoj apude

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Centra Masivo

    La Centra Masivo (france Massif Central) estas montaro en la centro

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Vulcania

    Vulcania, the 'European Park of Volcanism', is a park with a Volcano

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Kurejo de Clermont-Ferrand

    La cirkvito de Clermont-Ferrand estas cirkvito por konkursoj de

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Gergovia

    Gergovia estis apenaŭ alirebla monta urbo de la Arvernoj en antikva

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Château de Busset

    The Château de Busset is a castle which has been developed into a

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Château de Montbillon

    The Château de Montbillon is a château in Saint-Sornin in the Allier d

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Chaîne des Puys

    The Chaîne des Puys (French: ]) is a north-south oriented chain of c

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Château de Laly

    The Château de Laly is a château or manor-house in Le Montet in the A

    Similaj turismaj vidindaĵoj

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Çamlıca Hill

    Çamlıca Hill (Turkish: Çamlıca Tepesi), aka Big Çamlıca Hill (Turk

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Uetliberg

    Uetliberg (alemane Üetliberg) estas la hejmmonto de la urbo Zuriko.

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Top of Mt. Takao (高尾山頂)

    Top of Mt. Takao (高尾山頂) estas turisma vidindaĵo, unu el la Montoj e

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Monto Gellért

    Monto Gellért hungare Gellért-hegy estas kalkoŝtona monto en Bu

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Lysá hora

    Lysá hora estas monto en Ĉeĥio, situanta en orienta Ĉeĥa Silezio.

    Vidu ĉiujn similajn lokojn