Preĝejo de Sankta Petro (Vieno) (germane Peterskirche) estas unu el la plej malnovaj preĝejoj en Vieno (Aŭstrio). Ĝi troviĝas ĉe Petersplatz en Interna Urbo.
Ĝi lokiĝas iom funde de la strato Graben, en Petersplatz, do ofte restas nerimarkita de preterpasantoj. Tio estas la unua preĝejo de Vieno, transformita en la 4-a jarcento el kazernoj de la romia tendaro Vindobono. Cetere tiu aserto (ĉefe la dato) estas kontestata de iuj esploristoj, kiuj konsideras la unua en tiu listo Ruprechtskirche.
La unua mencio sub la nuna nomo troveblas en 1137. Fine de la 12-a jarcento ĝi iĝis parto de la Skota monaĥejo. Post plena pereo pro incendio en 1661, imperiestro Leopoldo la 1-a ordonis konstrui ĝin denove kadre de sia religia elano, kaŭzita de la Granda Plago de 1679 dum kiu interalie aperis la fama Pestokolono. La nova konstruaĵo, inspirita de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano, estis inaŭgurita en 1733.
En 1970 la preĝejo estis transdonita al Opus Dei.