La Potomkina ŝtuparo (ukr. Потьомкінські східці / Потьомкінські сходи) estas libera ŝtuparo kun 192 ŝtupoj en la ukrainia havenurbo Odeso ĉe la Nigra maro.
La ŝtuparo longas 142 m kaj kondukas de la interna urbo al la haveno. Ĝi estis konstruita perspektive: sube ĝi larĝas 21,7, plej supre 13,4 m, tiel oni povas rigardi ĝin - de la supra parto - kiel samlarĝan sur la tuta longo. Se oni rigardas ĝin desube, ĝi ŝajnas esti plo longa ol en realo. La ŝtuparo havas altodiferencon de 30m kaj havas dek platpartojn.
La ŝtuparo estis konstruita de 1837 ĝis 1841 fare de arkitekto Francesco Boffo.
Ĝi iĝis konata internacie ekde 1925 danke al filmo de Sergej Eisenstein „kirasŝipo Potjomkin“, en kiu grava sceno estas kiam infanĉaro subrulas la ŝtuparon.