La Ponto Don Luis la 1-a estas ponto de la urbo Porto, Portugalio, inaŭgurata en 1886 kaj ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej simbolaĵoj de la urbo.
Kiam en en 2001 Oporto ricevis la titolon de kultura ĉefurbo de Eŭropo, kune kun Roterdamo, la slogano uzata por la promociado de ties evento estis Pontes para o futuro (Pontoj por la estonteco). Kaj ĝi estas konsiderata kiel la dua ĉefurbo de Portugalio. En la urbo troviĝas konsiderinda nombro da pontoj kiuj kunigas la urbon dividita pro la rivero Doŭro.
La plej konata kaj fama el ĉiuj ĝiaj pontoj estas la ponto Don Luis la 1-a (Ponte Dom Luís I, portugale). Ĝia konstruado baziĝas sur la projekto de la belga inĝeniero Théophile Seyrig, disĉiplo de la fama Gustave Eiffel, kio klarigas ĝian similecon kun la metala strukturo de la Turo Eiffel. La ĉefa karakterizo de tiu ponto estas la granda fera arko kiun ĝi havas. Pro ĝia famo kaj beleco, ĉiurkaŭ la ponto ariĝas multaj turistoj. La vidaĵoj de la supra etaĝo ofertas panoraman vidon de la rivero Doŭro kaj de la kvartaloj kiuj fondiĝis je ambaŭ partoj de la rivero.