Persepolo (en malnovpersa lingvo: Pārśa, en novpersa lingvo: تخت جمشيد Taĥt-e Ĝamŝid aŭ Pārseh), laŭvorte kun signifo "urbo de Persoj", estis la ceremonia ĉefurbo de la Aĥemenida Imperio (ĉ. 550–330 BCE). Persepolo situis je 70 km nordoriente de la urbo Ŝirazo en la Provinco Fars en Irano. La plej fruaj restoj de Persepolo datiĝas el 515 a.K. Ĝi estas ekzemplo de la akemenida stilo de arkitekturo. UNESCO deklaris la ruinojn de Persepolo Monda heredaĵo de Unesko en 1979.