Pécs (pEĉ) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, kies departementejo estas kun departementrajto, en subregiono Pécs, kies centro estas.
Pécs en aliaj lingvoj:
La urbo situas sur sudaj deklivoj de monto Mecsek, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Barcs, fine de fervojo Budapeŝto-Pécs. Urboj Komló kaj Kozármisleny estas proksime.
En la antikvo Pécs estis kelta vilaĝo. Sub la romia imperiestro
Hadriano fariĝis urbo, nomata de tiu tempo (tra tuta periodo)
Sopianae, ĉefurbo de la provinco Malsupra Panonio. Dum la
Mezepoko la urbo perdis sian antikvan nomon Sopianae ĉar oni
eknomis ĝin Quinque Ecclesiae [KŬINkŭe ekKLEzje], t.e. la kvin
preĝejoj. De tio devenas la germana kaj slovaka nomoj. En la
jaro 1009 reĝo Sankta Stefano, la unua reĝo de Hungario igis la
urbon episkopa rezidejo, dume departementejo estis
Baranyavár.
En 1367 tie fondiĝis la unua hungara universitato. En 1459 iĝis episkopo Janus Pannonius, la unua latinlingva poeto de Hungario. La urbon regis la turkoj de 1543 ĝis 1686, sed pli frue jam en 1526 la urbo estis forrabita. La loĝantaro ne apogis liberecbatalon de Rákóczi, tial la urbo estis forrabita en 1704. Pécs ricevis la rangon "libera reĝa urbo" en 1780. Papera uzino fondinta de episkopo ekfunkciis en 1773. Ĉe apuda vilaĝo Vasas en 1782 oni trovis nigran karbonon, post la minado fondiĝis industriaj uzinoj. En 1848 bierofabriko fondiĝis, dume unue la kroatoj, poste la aŭstroj okupis la urbon. En 1852 fama porcelanofabriko ekfunkciis, kies nomo estis Vilmos Zsolnay (ĵolnai). Li inventis glazuron nomatan "eozin" por la porcelano. Por la karbono kaj aliaj produktaĵoj aparta privata fervojo konstruiĝis al Mohács, kie estis haveno. Longe la tutlanda fervoja reto ne atingis la urbon.
Inter 1919-1921 la serboj okupis la urbon kaj la pli sudajn regionojn kaj ili proklamis apartan respublikon. Dum la socialismo la urbo estis grava minista urbo, oni minadis ankaŭ uranion. Por la ministoj aparta kvartalo konstruiĝis. Menciindas la "nuboskrapulo" 25 etaĝa, 84 m-ojn alta betonaĵo, kiu malstabiliĝis kaj loĝas neniu en ĝi. Vidu ĝin sur la bildo inter la katedralaj turoj.
La hungara registaro decidis en 2005, ke en 2010 Pécs iĝu la Eŭropa Kultura Ĉefurbo.
Antaŭ la dua mondmilito Ilonka Fiedler estis la plej persista propagandisto de Esperanto en Pécs.
Adalberto Huleŝ, renoma esperantisto kaj verkisto (kun verkaro Esperanta kaj hungara), vivis en la urbo de 1964 ĝis 1979. Li gvidis tie diversnivelajn kursojn de Esperanto; en la jaroj 1968-1969 li instruis Esperanton en la tiutempa pedagogia altlernejo.
En la urbo okazis la 22-a Internacia Junulara Kongreso en 1966. Ekde tiam Pécs havas Esperanto-parkon.