La Panteono (franclingve Panthéon) estas granda monumento en Parizo, kiu staras sur monteto (Montagne Sainte Geneviève), en la 5-a arondismento.
La konstruadon oni komencis en 1764 (arkitekto Soufflot) kaj la Panthéon estis unue granda pariza preĝejo. La Franca Revolucio transformis ĝin al templo dediĉita al gravaj personaĵoj de Francio. La monumento ricevis sian nunan nomon "Panthéon" tiuokaze.
Ĝi denove estis preĝejo post la Revolucio (1814-1830), poste Templo de Glorio (1830-1848), denove preĝejo dum la regno de Napoleono la 3-a (1852-1870), kaj fine la respubliko decidis redoni la monumenton al la kulto de francoj, kiuj ludis gravan rolon en la historio (ekzemple militistoj, verkistoj kaj sciencistoj).
La Panthéon karakteriziĝas per larĝa kaj monumenta kolonaro sub la frontono kaj alta, impona kupolo kiu videblas de ĉiuj partoj de Parizo.