Oravia burgo

Oravia burgo (hungare Árva vára) estas unu el la plej belaj burgoj en Slovakio troviĝanta en municipo Oravský Podzámok. Tio estas karakteriza dominaĵo de regiono Oravio, la burgo apartenas al la plej signifaj memorindaĵoj de burga konstruado sur teritorio de Slovakio. La burgo estas alirebla por publiko ĉiutage de majo ĝis marto, do ĉiumonate krom aprilo.

Historio

Oravia burga roko (parto de Oravia montetaro), sur kiu super la surfaco de rivero Oravo kaj super municipo Oravský Podzámok elstaras Oravia burgo, estis de pratempoj fortikigita burgejo, ŝirmata de nordo de rokmasivo kaj de sudo duonronda terremparo. La plej alta parto de la burgo estas en alteco 112 metroj super la surfaco de rivero Oravo.

La burga altaĵo estis loĝigita jam en praepoko.

En duono de la 13-a jarcento oni konstruis ĉi tie verŝajne sur loko de ligna burgeto masonitan burgon, kiun oni unue mencias perskribe en la jaro 1267, kiam reĝo Béla la 4-a transprenis ĝin de Mik Balaša pro interŝanĝo kontraŭ Žilina, Varín kaj Sučany kaj ĝi fariĝis la reĝa posedaĵo. En la jaro 1298 la burgo apartenis al teritorio de Matúš Čák Trenčiansky, poste ĝi venis en la manojn de magistro Donča, en la 14-a jarcento reganto Karolo la 1-a, pli poste de pluaj signifaj nobeloj, ekzemple kamera grafo Leopold, Ctibor zo Ctiboríc kaj aliaj. Ekde la jaro 1441 burggrafo de la burgo estis Peter Komorovský, kiu ne nur sukcese defendis ĝin kontraŭ husanoj, sed post lerta politiko kaj intertraktado li fine fariĝis ankaŭ ĵupestro de Oravio, kio montriĝis ankaŭ per riparo kaj fortikigo de la burgo. En la 15-a jarcento la burgo fariĝis posedaĵo de reganto Mateo Korvino, kiu faris plurajn disponojn por sekureco de la burgo kaj la teritorio de Oravio mem. En la jaro 1534 akiris la burgon eĉ kun rango de ĵupestro Ján z Dubovca. Post lia morto administris la burgon Václav Sedlnický, ekde la jaro 1556 Francisko la 1-a Turzo, kiu akiris ĝin pere de aĉeto kontraŭ 18 338 ormoneroj en longdaŭra luado, ĝis kiam la reĝa kortego ne redonigos al li la elspezitajn kostojn. Pli malfrue proprumis la burgon lia filo Georgo la 7-a Turzo, kiu en la jaro 1606 akiris ĝin en daŭran kaj heredan posedadon post viro kaj virino. Georgo Turzo havis unusolan filon Emerikon kaj 7 filinojn.

Pro morto de Emeriko Turzo formortis la familio post glavo. Se Georgo Turzo ne deziris, por ke liaj posedaĵoj estu dividitaj, post morto de unusola vira ido, li destinis en sia testamento principon de nedividebleco de la posedaĵoj, nur privilegioj el ili. En la jaro 1626 en Lietava burgo kunvenis 7 filinoj de Georgo Turzo kaj ili fondis la t.n. Oravian komposesorujon - kunposedado (Oravia burga senjoraro), kiu havis ĉiam unu komposesoron - direktoron, kiu administris tiujn ĉi posedaĵojn. En dislimiĝo de jaroj 1556 - 1621 Turzidoj lasis la burgon iom post iom rekonstrui kaj fortikigi.

La burgo estiĝis en strategie grava loko de hungara-pola vojo proksime de dogana stacio en Tvrdošín kaj ekde la jaro 1370 ĝi estis ankaŭ departementa burgo. La komplekson de la supra, la meza kaj la suba burgoj, prenanta tri altecajn terasojn de la burga roko, oni konstruis sinsekve de duono de la 13-a jarcento ĝis komenco de la 17-a jarcento. La plej aĝa parto estis palaco en la supra burgo sekurigita per remparoj en parto de la hodiaŭa meza burgo. Grandaj konstrureguligoj okazis fibe de la 15-a jarcento kaj komence de la 16-a jarcento, kiam ili konstruis loĝpalacon en la meza burgo, plifortigita en la flankoj per rondbastionoj. Tiam oni samtempe konstruis kaj plifortigis remparojn en spacoj de la suba burgo.

Pluan konstruagadon ili rekomencis en la dua duono de la 16-a jarcento Turzidoj per rekonstruo de la dezertiĝinta supra burgo kaj per konstruado de la t.n. Palaco de Turzo, alkonstruita al la okcidenta bastiono de la meza burgo. Rezulto de ilia konstruagado komence de la 17-a jarcento estis konstruaĵo de palaco kaj rekonstruo de la remparoj en la suba burgo, pro kio la tuta burga komplekso ricevis sian hodiaŭan aspekton. En Oravia burgo regis vigla soldata kaj socia vivoj, precipe en mezepoko, kiam ties proprumantoj estis Peter Komorovský kaj Johano Korvin, sed ankaŭ dum tempoj de Thurzidoj (1550 – 1621), post kies formorto (1621) ĝi fariĝis rezidejo de la t.n. oravia komposesorujo. En la tempo de nobelaj maltrankviloj en la dua duono de la 17-a jarcento por certa tempo konkeris ĝin en la jaro 1672 kamparanaj ribeluloj gvidataj de Gašpar Pika. Dum ribelo de Francisko Rákóczi en la jaro 1703 konkeris la burgon ribeluloj gvidataj de Alexander Károly. Je iom da monatoj malfrue sieĝis la burgon imperiestraj soldataroj, nome ĝis la jaro 1709, kiam la garnizono de la burgo kapitulacis.

En la jaro 1800 eksplodis en la burgo incendio verŝajne tiel, ke el fumtubo elsaltis fajrero, ĝi ekbruligis tegmenton kaj de tie la incendio disvastiĝis al la tuta burgo. Partajn savlaborojn efektivigis František Ziči kaj en la jaroj 1906 – 1912 restaŭrigis la mezan parton Jozef Pálfi. Riparajn kaj rekonstruajn laborojn oni faris en la burgo ankaŭ dum rompo de la 19-a kaj la 20-jarcentoj. Dum la dua mondmilito la burgon uzis germanaj soldataroj kiel artilerian gvatistejon. Post tio, kiam al la konstruaĵo sovetaj artilerianoj elpafis pafaron el raketoĵetiloj katjuŝa, la germanoj decidiĝis, ke ili neriskos damaĝogon de la memorindaĵo kaj ili retiriĝis el la areo de la burgo. Sed al grandioza renovigo de la tuta burgo oni alpaŝis nur en la jaroj 1953 ĝis 1968 (projekto de Karol Chudomelka kaj Katarína Chudomelková, Stavoprojekt Bratislava, 1955), post kies finigo ĝi fariĝis honora sidejo de Oravia muzeo.

Divido de Oravia burgo

Oravia burgo dividiĝas en la supra, la meza kaj la suba burgojn.

  • La Supra burgo kreas ĝin Citadelo - la plej malnova parto de la burgo, kiu estis konstruita en la 13-a jarcento kaj ĝi servis por defendi la burgon.
  • La Meza burgo konsistas el Palaco de Korvin, palaco de Ján z Dubovca kaj el loĝturo.
  • La Suba burgo kreas ĝin Palaco de Turzo, kapeleto de sankta Mikaelo, okcidenta kaj orienta bastionoj, konstruaĵo de paroĥo kaj defendsistemo kreita el la unua, la dua kaj la tria burgaj portaloj.

Historia, etnografia kaj naturscienca ekspozicioj

En la spacoj de Oravia burgo troviĝas nuntempe ekspozicioj de Oravia muzeo de Pavol Országh Hviezdoslav – la historia, la etnografia kaj la naturscienca. La plej signifa ekspoziciero de la historia ekspozicio estas la burga komplekso mem kun siaj eksteroj kaj internoj, kiuj prezentas manieron kaj stilon de loĝado en la pasinteco.

La etnografia ekspozicio renovigita en la jaro 2007 prezentas per formo de modernaj kaj interesaj instalaĵoj de kolektoj materian kaj spiritan kulturojn de regiono Oravio. Perkompozicie ĝi estas celita al tradiciaj okupoj de la popolo – bredado de ŝafoj, sed ankaŭ dokumentadon de kutima vivo.

La nuntempa naturscienca ekspozicio, ankaŭ renovigita en la jaro 2007, estas celita al prezentado de karakterizaj elementoj kaj apartaĵoj de la naturmedio de Oravio, kiun ĝi prezentas per formo de tekstoj, fotografioj kaj dioramoj en montroŝrankoj.

La lasta kaj la plej signifa kompleksa renovigo de la burgo okazis nur en la jaroj 1953 – 68. Oravia burgo estas nacia kultura memorindaĵo.

La burgo en kulturo

  • mito Sanga nokto en burgo Oravia, Pavel Cancrini

Interesaĵoj

  • En la burgo estis filmita la unua nigrablanka versio de filmo Nosferatu, Simfonio de Hororo (vampiro Dracula) el la jaro 1921. Plue estis filmitaj ĉi tie filmoj kiel Kráľ drozdia brada, Princezná a žobrák, Sokoliar Tomáš.
  • En la meza burgo troviĝas burga puto, kies devena profundo estis 90 metroj. La puton lasis profundigi Francisko Turzo, en duono de la 16-a jarcento ĝi havis 70 m.
  • Sur la familia blazono de Turzidoj en la kortego ni trovos nomon de dio - Jehova.

Eksteraj ligiloj

Fonto

  • Lektora teksto pri Oravia burgo - eldonis Oravia muzeo
Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Imperinal .
14 July 2016
Amazing castle, you can only enter with a guide, a tour is 7€, too much for not having english guide.
Miško Vlček
18 September 2018
Great tour on beautifull castle. Must see!
Laszlo Koczy
4 November 2023
There are some very interesting castles in the area but this is not to be missed by any visitor in the area. It is absolutely breathtaking, has a rich history and has been preserved very well.
Radovan Rybovic
29 March 2019
Great castle with lots of history and atmosphere (first Dracula movie was shot here in 1921). Also lots of stairs :)
Adam Mészáros
5 January 2014
Beautiful castle. Sure you will enjoy it. :)
Анна В.
23 July 2016
Очень крутой замок. И для стоящего его осмотра нужно хорошее количество времени отвести.
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
8.9/10
EnMork kaj 21,762 pli multaj homoj estis ĉi tie
Mapo
0.1km from 2251, 027 41 Oravský Podzámok, Slovakio Akiri direktojn
Fri 10:00 AM–5:00 PM
Sat 10:00 AM–6:00 PM
Sun 9:00 AM–6:00 PM
Mon 10:00 AM–5:00 PM
Tue-Wed 10:00 AM–4:00 PM

Oravský hrad sur Foursquare

Oravia burgo sur Facebook

Apartman Gino Paradise Besenova

startanta $94

Hotel Koliba Greta

startanta $71

Hotel Besenova

startanta $95

Hotel Kultúra

startanta $64

Fatrapark

startanta $142

Apartmány Dreams

startanta $37

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Likava Castle

Likava Castle estas turisma vidindaĵo, unu el la Kasteloj en Likavka

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Havránok

Havránok is an important archaeological site in northern Slovakia. It

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Liptovská Mara

Liptovská Mara aŭ Liptova Maro estas la plej granda akvorezervujo de S

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Malinné (lyžařské středisko)

Malinné alebo Malinô Brdo alebo Skipark Ružomberok je lyžiarske str

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Demänovská jaskyňa Slobody

Groto de libereco de Demänová Al la plej allogaj arbaroj de nia p

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Demänovská ľadová jaskyňa

Glacia groto de Demänová. En pitoreska medio de Demänová-valo sur la

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Bystrá (mountain)

Bystrá is the highest mountain in the Western Tatras in Slovakia,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Burgo Strečno

Burgo Strečno (nomata ankaŭ Strechun, Strechyn, Streczen, Streczan a

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Neuschwanstein

Kastelo Neuschwanstein (pron. [nojŝvanŝtajn]) estas kastelo en A

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Turo de Londono

La turo de Londono (anglalingve Tower of London, aŭ tradicie pli

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Château de Gruyères

The Castle of Gruyères (in french: château de Gruyères), located in th

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kastelo de Sankta Anĝelo

Kastelo de Sankta Anĝelo estas antikva konstruaĵo en Romo, originale e

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Castello Scaligero (Sirmione)

Замок Скалігерів (італ. Castello Scaligero) —

Vidu ĉiujn similajn lokojn