Nuklea centralo de Ĉernobilo

La reaktoro 4 kaj sarkofago

La reaktoro 4 kaj sarkofago La nuklea centralo de Ĉernobilo, ankaŭ nomata nuklea centralo Lenino, estas nuklea centralo nun haltita, situita en Ukrainio en la Pripjato, 18 km nordokcidente de Ĉernobilo, 16 km de la limo inter Ukrainio kaj Belorusio kaj ĉirkaŭ 110 km norde de Kievo. Geografiaj koordinatoj : 51° 23' 21,16" N 30° 5' 57,63" E.

La reaktoro numero 4 estigis la katastrofon de Ĉernobilo en 1986, sed la centralo daŭre funkciis per la aliaj reaktoroj ĝis decembro 2000 dum la urboj Ĉernobilo kaj Pripjato iĝis kvazaŭ fantomaj urboj.

Konstruaĵo

La centralo havis 6 nukleajn reaktorojn de la tipo RBMK 1000 por produkti elektron el nuklea energio. La konstruado de la reaktoroj 1 kaj 2 komenciĝis en 1971; la unua ekfunkciis en 1977, la dua la sekvantan jaron. La reaktoroj 3 kaj 4 ekkonstruiĝis en 1975; ilia ekspluatado komenciĝis respektive en 1981 kaj 1983. La konstruado de la reaktoroj 5 kaj 6 ankaŭ kun potenco de 1000 MW, interrompiĝis pro la katastrofo.

En 1985 Sovetio havis 46 nukleajn reaktorojn funkciantajn en la lando, el kiuj dekkvino da ekzempleroj de la tipo RBMK 1000, ĉiu kun elektra potenco de 1000 megavatoj. Tiutempe la nukledevena elektro estis ĉirkaŭ 10% de la tuta elektro produktita en Sovetio, kaj la centralo de Ĉernobilo liveris 10% de elektro en Ukrainio.

Katastrofo

  • Detalojn enhavas la artikolo pri la nuklea akcidento de Ĉernobilo.

La katastrofo de Ĉernobilo estas ĉefa nuklea akcidento klasita je la sepa kaj lasta nivelo de la INES (Internacia Skalo de le Nukleaj Eventoj - International Nuclear Event Scale) pro fandiĝo de la kerno de la reaktoro 4. Ĝi okazis la 26an de aprilo 1986.

Tiu akcidento estigis la fandiĝon de la kerno de la reaktoro numero 4, la ellason de grandega kvanto de radioaktivaĵoj, kaj la morton de multaj personoj rekte aŭ pro elmetado al la radioaktiveco. Ĝi estas la sola akcidento klasita je la nivelo 7 de la internacia skalo de la nukleaj eventoj (INES). Ĝi sekve estas la plej grava akcidento ĝis nun konata.

Raporto de IAAE (Internacia Agentejo pri Atoma Energio), en 2005, nombras ĉirkaŭ 50 mortintojn rekte kaŭzitaj de la akcidento, kaj taksas ke la radiaĵoj mortigis proksimume 4000 kromajn homojn en la plej elmetita loĝantaro. Neregistaraj organizaĵoj indikas notinde pli grandajn nombrojn. Pli ol 200 000 homoj estis evakuitaj.

Likvidistoj

Oni nomas likvidistoj la personojn civilajn kaj militistajn, kiuj intervenis surloke tuj post la katastrofo la 26an de aprilo 1986 kaj ankaŭ la skipojn, kiu intervenis por la izolado kaj purigado de la loko ĝis la 1990-aj jaroj. Oni distingu la bilancon pri ili disde la bilanco pri la civilaj viktimoj.

Inter 1986 kaj 1992, oni taksas la nombron de likvisdistoj inter 600 000 kaj 800 000 venantaj de ĉiuj partoj de Sovetunio, laboristoj en la centralo, fajrbrigadistoj, helikopteropilotoj, ministoj, teraĵistoj, laboristoj, militistoj aŭ civiluloj, kiuj vice intervenis. Multaj el ili mortis aŭ grave malsaniĝis sed la nombroj diversas laŭ la fontoj. Laŭ la prezidanto de la ĉefa asocio de likvidistoj (Ĉernobila Unio), el la 600 000 likvidistoj en Rusio, 25 000 mortis kaj 70 000 handikapiĝis; en Ukrainio la nombroj estas proksimume la samaj kaj en Bielorusio 10 000 mortis kaj 25000 handikapiĝis, do entute 60 000 mortintoj (10% de la likvidistoj) kaj 165 000 handikapitoj.

Konsekvencoj

La centralo daŭre funkcias dum 14 jaroj

Sekve de la akcidento, la tri restantajn reaktorojn oni haltis, ĉar la loko estis ege kontaminita de radiaĵoj. Tamen, post purigado de la interno de la centralo kaj de ties ĉirkaŭaĵoj, la reaktorojn 1 kaj 2 oni restartigis fine de 1986. Post pli intensa purigado, la reaktoron 3, kiu estis en la sama konstruaĵo kiel la detruita reaktoro 4, oni restartigis fine de 1987.

La reaktoron 2 trafis nuklea akcidento en oktobro 1991, sekve de kiu oni ne restartigis ĝin pro la alta kosto de la riparoj. La reaktoron 1 oni definitive haltigis en novembro 1996. La reaktoron 3, kiu estis la lasta reaktoro ankoraŭ funkcianta en la centralo, oni definitive haltigis en decembro 2000. La ruinoj de la reaktoro 4 daŭre estos radioaktivaj dum la venontaj jarcentoj. La plutonio 239, kiu estas unu el la radioaktivaj elementoj ĉeestaj interne de la reaktoro, havas duon-vivon de 24 000 jaroj. Hodiaŭ la reaktoro estas enfermita en ŝtalbetona sarkofago kaj plenplena per 300 000 tunoj da sablo, argilo, plumbo kaj boro. Ĝi postulas konstantan prigardadon.

Sanitaraj konsekvencoj de la katastrofo

De 1986 ĝis decembro 2000, ĝis 9000 homoj laboris en la centralo. Hodiaŭ, eĉ ne funkcianta, ĝi ankoraŭ laborigas ĉirkaŭ 3000 homoj por gardi ĝin. Ĝis 1986, la plej multaj laboristoj loĝis en la nova urbo Pripjato, konstruita samtempe kiel la centralo. Pro la evakuo de la loĝantaro de Pripjato post la katastrofo, la laboristoj de tiam loĝas en Slavutiĉ, urbo 45 km oriente de la centralo en Ukrainio. Ĝin one konstruis por anstataŭigi Pripjaton.

Konsekvencoj en Eŭropo

Sekve de la katastrofo de Ĉernobilo, debato pri nuklea energio okazis en pluraj landoj, kiu uzas nuklean energion. La itala registaro tre rapide efektivigas planon de forlaso de la civila nuklea energio, sekvita de la belga registaro en 1999, kaj poste de la germana registaro en 2000.

Konsekvencoj en Francio

En Francio, dum la tagoj kiuj sekvis la katastrofon, la franca Centra Servo pri Protektado kontraŭ Jonigantaj Radioj (SCPRI) minimumigis la konsekvencojn en Francio de la Ĉernobila katastrofo. Por ricevi informojn pri la nuklea energio sendependajn de ties ekspluatantoj, de la ŝtato kaj de ĉiuj politikaj partioj, pluraj francaj kontraŭnukleaj eminentuloj kreis la Komision pri Sendependaj Esplorado kaj Informado pri la Radioaktiveco (CRIIRAD). La SCPRI estis renomigita Oficejo por Protektado kontraŭ Jonigantaj Radioj (OPRI) en 1994, kaj poste integrita en la Instituton de Radioprotektado kaj Nuklea Sekureco (IRSN) en 2002.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Kategorio:Nuklea akcidento de Ĉernobilo Ĉernobilo

ar:مفاعل تشرنوبل az:Çernobıl AES da:Tjernobyl-atomkraftværket de:Kernkraftwerk Tschernobyl et:Tšornobõli tuumaelektrijaam el:Πυρηνικός Σταθμός Παραγωγής Ενέργειας του Τσερνόμπιλ en:Chernobyl Nuclear Power Plant es:Central nuclear de Chernóbil fr:Centrale nucléaire de Tchernobyl ko:체르노빌 원자력 발전소 id:Pembangkit Listrik Tenaga Nuklir Chernobyl lt:Černobylio atominė elektrinė hu:Csernobili atomerőmű nl:Kerncentrale Tsjernobyl ja:チェルノブイリ原子力発電所 no:Tsjernobyl kjernekraftverk pl:Elektrownia jądrowa w Czarnobylu pt:Usina Nuclear de Chernobyl ru:Чернобыльская АЭС sk:Černobyľská atómová elektráreň V. I. Lenina fi:Tšernobylin ydinvoimalaitos sv:Tjernobyls kärnkraftverk uk:Чорнобильська атомна електростанція

<a href='http://eo.wikipedia.org/wiki/Nuklea centralo de Ĉernobilo' target='_blank' rel='nofollow' style='font-size: 90%'>Text of this article is based on Wikipedia article «Nuklea centralo de Ĉernobilo»</a>

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Alina R
14 October 2017
Cult place to visit. In spite of the breathtaking beauty don’t forget to observe the safety! It’s better to have a light face mask.
Tom Rooney Travels
14 August 2017
What an incredible experience to pose for a selfie outside Chernobyl nuclear reactor no. 4
Дмитрий
10 April 2013
Неплохое место. Правда, людей не густо. Идеально для заядлых интровертов и влюбленных парочек, желающих уединиться.
Alex Kurmyshov
19 December 2015
Место, ради которого стоит приехать в Украину. Радиации за день наберешь не больше 3-х часов в самолете, если не полезешь в саркофаг
Коля Харин
18 March 2017
Берите экскурсовод. И повер банк для зарядки телефона
Андрей Сивирин
30 October 2017
Очень интересно разок можно приехать посмотреть оценить 5+
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
Grand Admiral Resort & SPA

startanta $186

SunHouse

startanta $62

Stockholm Studios

startanta $40

Park Hotel Chernigiv

startanta $28

Nyvky Plaza Hotel

startanta $32

Reikartz Chernihiv

startanta $38

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Pripjat

Pripjat (ankaŭ transliterata Pripjatj) estas forlasita urbo (ukraine:

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Prypiat amusement park

The Prypiat amusement park in Prypiat, Ukraine was never opened due to

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ruĝa Arbaro

La ruĝa arbaro (ukraine: Рудий ліс, ruse: Рыжий лес) estas la regiono

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Russian Woodpecker

The Russian Woodpecker was a notorious Soviet signal that could be

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Юровичский монастырь

Свято-Рождество-Богородичный Юровичский мужской монаст

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Trinity Monastery (Chernihiv)

The Trinity Monastery (українська. Троїцько-

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Антониевы пещеры

Антонієві печери — печерний комплекс ХІ — XIX ст. у Болдиних горах у

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Елецкий монастырь

Єле́цький Успе́нський монасти́р у Чернігові — один з найда

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
John Rylands Research Institute and Library

The John Rylands Research Institute and Library is a late-Victorian

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Stockholm City Hall

The Stockholm City Hall (Swedish: Stockholms stadshus or Stadshuset

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
West Virginia State Capitol

The West Virginia State Capitol is the seat of government for the U.S.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Manor House Hotel

The Manor House is a 14th-century country house hotel in Castle Combe,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Warner Bros. Studios, Leavesden

Warner Bros. Studios, Leavesden is an 80-hectare studio complex in

Vidu ĉiujn similajn lokojn