La Nordaj Kalkalpoj (germane Nördliche Kalkalpen), nomata ankaŭ la Nordaj Kalkaj Alpoj, estas la montaro de Orientaj Alpoj norde de Centraj Orientaj Alpoj situa en Aŭstrio kaj en la apuda Bavario de sudorienta Germanio. La distingo el tiu lasta grupo, kie estas la plej altaj montopintoj, estas bazita sur diferencoj en geologia kompono.
Se vidita laŭ okcidenta-orienta akso, la Nordaj Kalkalpoj etendas el la valo de Rejno kaj la Bregenz-arbaro en Vorarlberg, Aŭstrio okcidente etende laŭlonge de la landlimo inter la German federacia ŝtato Bavario kaj la Aŭstria Tirolo, tra Salzburgo, Supra Aŭstrio, Stirio kaj Malsupra Aŭstrio kaj finfine ĉe Viena Arbaro ĉe la urbolimoj de Vieno oriente.
La plej altaj montopintoj en la Nordaj Kalkaj Alpoj estas la Parseierspitze (3,036 m/9,961 ft) en la Leĥtalalpoj, kaj la Hoher Dachstein (2,996 m/9,826 ft). Inter aliaj elstaraj montopintoj en tiu montaro estas la Zugspitze, (2,962 m/9,717 ft), situa en la German-Aŭstria landlimo listitaj kiel la plej alta montopinto en Germanio.