La Nacia Parko Yellowstone estas usona nacia parko ĉefe en la ŝtato Vajomingo. La nomo "Yellowstone" (aŭ Flavŝtono) ekzistas ĉar la rivero Yellowstone fluas tra kanjono kun flavaj ŝtonoj. La saman nomon ankaŭ havas la plej granda parka lago.
La parko estas listigita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko.