Nacia Parko Lauca [lAŭka] aŭ Nacia Parko Laŭko estas situanta en ĉilia pleja nordo, en terotorioj de Andoj. Ĝi enhavas areon de 1,379 km² de altiplano kaj montaro, tiu lasta konsista ĉefe el enormaj vulkanoj. La Nacia Rezervejo Las Vicuñas estas najbara sude. Ambaŭ protektataj areoj, kun la Salejo Surire, formas la Biosferan Rezervejon Laŭko. La parko bordas kun la Nacia Parko Sajama en Bolivio.
La park situantas je 145 km oriente de Arica kaj je 12 km okcidente de Putre, inter 18°03' S - 18°27' S kaj 69°02' Ok - 69°39' Ok. kaj je 3.200 m al 6.342 m super marnivelo.
Unu el ĉefaj allogaĵoj de la parko estas la malgranda lagara areo formata de la lagoj Chungará kaj Cotacotani, kiuj kuŝas ĉe la montodeklivoj de Nevados de Payachata. Aliaj majestaj vulkanoj formantaj parton de la nacia parko estas Guallatiri kaj Acotango. La parko enhavas ankaŭ arkeologiajn kuŝejojn, lafejojn kaj vulkanajn kaldronojn. Ene de la parko estas la urbo Parinacota kun sia kolonia preĝejo.
La parko kuŝas ene de la ekoregiono Centr-andaj sekaj punaoj .
Povas troviĝi en la parko multaj specioj de animaloj kaj de plantoj. Mamuloj de la areo estas vikunoj, lamoj, alpakoj, gvanakoj, tarukoj, pumoj kaj viskaĉoj.
Estas ĉirkaŭ 140 birdospecioj, kio faras la parkon unu el plej bonkvalitaj naciaj parkoj por birdumo en Ĉilio. Tiuj estas ekzemple la Punaa ibiso, la Anda kaŭkeno, la Giganta fuliko, la Punaa tinamo, la Arĝenta grebo, la Krestanaso, la Punaa kreko, la Anda kondoro kaj la Ĉilia flamengo.
Ĉirkaŭ 400 specioj de vaskulaj plantoj kreskas en la Nacia Parko Laŭko. La parka vegetaĵaro estas adaptita al akra punaa medio, nome andaj stepoj.