La Nacia Parko Bundala estas internacie grava vintra rezervejo por migrantaj akvobirdoj en Sri-Lanko. Bundala estas ripozejo por 197 specioj da birdoj, el kiuj la plej gravaj estas la rozaj flamengoj, kiuj migras en grandaj gregoj.
Bundala estis nomumita naturrezervejo (wildlife sanctuary) en 1969 kaj ŝanĝita al nacia parko la 4-an de januaro 1993.
En 1991 Bundala iĝis la unua malsekejo deklarita kiel ejo laŭ la konvencio Ramsar en Sri-Lanko.
En 2005 la nacia parko estis nomumita biosfera rezervejo de UNESKO, kaj iĝis tiel la kvara biosfera rezervejo en Sri-Lanka. La nacia parko troviĝas 245 kilometrojn sudoriente de Kolombo.