La Nacia Muzeo de Natura Historio estas grava franca organizaĵo pri naturaj sciencoj. La sidejo estas en la Ĝardeno de la Plantoj, sed ĝi havas aliajn ejojn en Parizo kaj en Francio. Ĝi estas unu el la plej grandaj muzeoj pri natura historio tutmonde.
Ĝiaj celoj estas konservi la kolektaĵojn, disvastigi konojn, science serĉadi, kaj instrui al studantoj.
Ĝi naskiĝis en 1635, sed tiam ĝi estis nomita Reĝa Ĝardeno, kaj nomiĝis per ĝia nuna nomo en 1793, post la franca revolucio.
Gravaj biologiistoj laboris tie, kiaj Buffon, Lamarck, Théodore Monod ktp.
La kolektaĵoj de la muzeo estas pli ol 60 milionoj da specimenoj (plantoj, animaloj kaj mineraloj).