La Muzeo Viktoria kaj Alberto, fondata en la jaro 1852 sub la nomo South Kensington Museum, troviĝas en Kensington, parto de okcidenta Londono. Ĝi loĝigas la plej grandan kolekton de artmetio kaj fasonaĵoj de la mondo. En 2010 proksimume 2,6 milionoj da homoj vizitis ĝin. Ekde la 1-a de septembro 2011 la iama ĉefdirektoro de la Ŝtataj Artokolektoj je Dresdeno, Martin Roth, direktas la muzeon.