Muzeo Unterlinden

La Muzeo Unterlinden (france: Musée Unterlinden, germane: Unterlinden-Museum) estas artmuzeo en la urbo Colmar en Alzaco. La muzeo disponas pri granda kolekto de objektoj ekde Neolitiko ĝis la nuno, speciale ankaŭ pri suprarejna sakralarto de la Mezepoko ĝis la Renesanco. La muzeo uzas la konstruaĵojn de la eksa monaĥinejo de la Dominikaninoj „Unter den Linden“ (Sub la tilioj). Ĝi estis konstruita dum la unua duono de la 13-a jarcento. Post la malfondo de la monaĥinejo dum la Franca Revolucio oni en la posta tempo malkonstruis grandan parton de la konstruaĵoj. En la jaro 1853 la muzeo povis esti malfermita en la ankoraŭ ekzistantaj partoj de la monaĥineja konstruaĵaro.

Historio

Kiam jam en la unua jaro de la Franca Revolucio oni ekleziajn posedaĵojn sekularigis kaj ankaŭ la kolmara subtilio–monaĥinejo malfondiĝis, engaĝis sin burĝoj de la urbo por konservi la konstruaĵojn kaj artaĵojn kaj lasis, por konservadi ĝin, transporti la porteblan kulturhavaĵon al la Collége national (hodiaŭ Lycée Bartholdi). La monaĥejkonstruaĵoj en 1792 definitive fariĝis posedaĵo de la urbo Kolmaro kaj komence estis uzataj kiel armekazerno. Dum la 19-a jarcento oni malkonstruis la sudan flanknavon de la preĝejo kaj preskaŭ ĉiujn klaŭzurkonstruaĵojn. Nur en 1847 la kolmara arkivisto kaj bibliotekisto Louis Hugot (1805-1864) sukcesis ĉesigi la malkonstruadon de preĝejo kaj klostro kaj savi ambaŭ kontraŭ detruado. Li fondis asocion nomitan „Schongauer–Gesellschaft“ (Asocio de Schongauer), kiu postulis novan uzadon de la monaĥej-komplekso kiel muzeo. La trovo de gaŭlo-romia mozaiko en la proksima Bergheim, kiun oni storis en la preĝejo de la monaĥejo sub latilioj, postulis tian planon. Je la tria de Aprilo 1853 oni malfermis la novan muzeon en la ankoraŭ ekzistantaj domoj de la iama konvento de la dominikaninoj. Malmulte poste (en 1854) la tuta aranĝo ricevis la klasifikadon Monument historique (historia monumento).

En 2012 oni pliampleksigis la muzeon Unterlinden per la arkitektoj Herzog & de Meuron el Bazelo, por ke oni povu montri la vastan havaĵon de la muzeo pli komplete kaj je moderna eksposicididakta koncepto. Je tio oni integrigis ankaaŭ la najbaran urbanan publikan banejon, kiu estas arkitekture same rimarkinda konstruaĵo de 1906 kun stilelementoj de la Secesio (stilo) (france: Art nouveau, germane: Jugendstil) kaj novbaroka fasado. Subtera galerio kun tri ekspoziciĉambroj etendiĝas sub la strato Rue des Unterlinden kaj la Mühlbach. Ĝi kondukas al la nova konstruaĵo, la "Ackerhof" (agrokorto), tiel nomita laŭ la malnova bieno de la monaĥejo. Post la kompleta aliformigo de la tuta muzeokomplekso, la muzeo la dekduan de decembro 2015 estis denove malfermita. La kostoj de la tuta projekto sumiĝis al 44 milionoj da €.

Kolektaĵoj

La muzeo posedas internacian renomon, speciale pro ĝia plej grava eksponaĵo, la mondvaste fama Altaro de Issenheim de Matthias Grünewald (kreita komence de la 16-a jarcento). Famas kiel eksterordinaraĵo ankaŭ la kolekto de pentraĵoj kaj skulptaĵoj el la malfrua mezepoko kaj renesanco, inter alie kun verkoj de Martin Schongauer (ŝongaŭa), ties majstro Caspar Isenmann, Lucas Cranach la Maljuna kaj Hans Holbein la Maljuna.

La enciklopedia dimensio de la muzeo montriĝas en kolekto de arkeologiaj trovaĵoj de la neolitiko ĝis la epoko de la Merovingoj, same kiel en la kolekto de artmetiaĵoj kaj popolarto ekde la 16-a ĝis la 19-a jarcento kaj en multspeca kolekto de pentraĵoj el la 19-a jarcento. La ege abundan havaĵon de moderna kaj nuntempa arto oni ĝis 2012 nur neregule montris, kaŭze de spacmanko, sed ekde la remalfermo fine de 2015 ĝi estas firma parto de la permanenta ekspozicio, ĉar nun la eksposiciareo estas pligrandigita al 8.000 m². La pligrandigita parto de la muzeo konzistas el la najbara iama naĝejo kaj el novkonstruaĵo de Herzog & de Meuron.

La muzeo Unterlinden estas premiita kiel Musée de France. Proksimume 200.000 homoj vizitas ĝin ĉiujare, ĝi estas la dua plej ofte vizitata inter la francaj artmuzeoj ekster Parizo.

La muzeo situas en la kolmara urbocentro, Rue d´ Unterlinden n-ro. 1.

Iama monaĥinejo de la Dominikaninoj

Histore kaj konstruhistorie grava estas la iama monaĥinejo de la Dominikaninoj, en kies konservitaj konstruaĵoj hodiaŭ troviĝas la muzeo. En 1232 du nobelaj vidvinoj el Kolmaro, Agnes de Mittelheim kaj Agnes de Hergheim (Herenkheim), per subteno de Dominikanoj el Strasburgo fondis monaĥejon sub la tilioj, kiu poste en 1245 estis enkorpigita en la ordenon de la Dominikanoj. Dum la 113-a jarcento oni konstruis ampleksan monaĥdomaron. La preĝejo, ekkonstruita en 1252 estis 1269 konsekrita de Albertus Magnus kaj fariĝis ekzemplodona ankaŭ por aliaj monaĥejoj. En 1289 oni kompletigis la finigata la klostron. Religi– kaj literaturhistorie grava estas la Schwesternbuch (monaĥinlibro) de Unterlinden, skribita en latina lingvo, verŝajne komence de la dekkvara jarcento verkita de la priorino Katharina von Gebertsweiler (Ƭ1330/45). Influita de mistika spiriteco, ĝi rakontas, hagiografie altigite, pri la virtostrebado, de la rigora asketa praktiko kaj pri la gracospertoj de mortintaj monaĥinoj. En la 15-a jarcento la monaĥinejo jam en 1419 aliĝis al la monaĥeja reformmovado kaj dum la sekva tempo partumis spirite kaj persone ankaŭ en la reformado de aliaj monaĥ(in)ejoj. Por tio oni konsiderinde plivastigis ĝian bibliotekon.

Malgraŭ multe ŝanĝiĝantaj historiaj okazintaĵoj en la sekaj jarcentoj de la frua Novepoko la monaĥinejo travivis malprosperon ĝis ĝia deviga malfondo.

Literaturo

  • Sylvie Lecoq-Ramond & Pantxika Béguerie: Le Musée Unterlinden de Colmar. Éditions Albin Michel, Paris 1991, ISBN 2-226-05411-1.
  • Jeanne Ancelet-Hustache (Hrsg.): Les „Vitae Sororum“ d'Unterlinden. Édition critique du manuscrit 508 de la bibliothèque de Colmar. In: Archives d'histoire doctrinale et littèraire du Moyen Age 5 (1930), S. 317–513.

Filmoj

  • Abenteuer Museum. Das Museum Unterlinden in Colmar. Dokumentarfilm, Deutschland, 2017, 52:44 Min., Buch und Regie: Ute Hoffarth, Produktion: SWR, arte, Reihe: Abenteuer Museum, Erstsendung: 29. Januar 2017 bei arte, Inhaltsangabe von ARD, online-Video verfügbar bis 29. April 2017, u.a. mit Michel Godard, Marie Darrieussecq, Gustav Hofer.
  • Das Unterlinden-Museum in Colmar. Fernseh-Reportage, Deutschland, 2015, 4:22 Min., Buch: Verena Knümann, Kamera: Thomas Schäfer, Siegfried Maier, Produktion: SWR, Reihe: Kunscht!, Erstsendung: 3. Dezember 2015 bei SWR, Inhaltsangabe von ARD.

Retligoj

    Listed in the following categories:
    Afiŝu komenton
    Konsiloj kaj Konsiletoj
    Ordigi per:
    Veronik Sicard
    12 September 2014
    A must-do museum :) the isenheim altarpiece really worths it! Take the audioguide :)
    eric bornemann
    22 July 2020
    Great medieval art collection and stunning altarpieces.
    G B
    22 August 2018
    Unglaublich beeindruckend. Auch bei stärkerem Besucherandrang verläuft sich das im Inneren sehr angenehm. Der Audioguide hat uns sehr geholfen.
    Aslıhan Aktaş Güney
    24 January 2024
    Eski bir hamam binasında yer alan müze,Alman Rönesans ressamı Matthias Grünewald'ın Isenheim Altarpiece'ine ev sahipliği yapıyor,müzedeki en görülmesi gereken şey bence o,müze içn yarım gün yeterli✌????
    Boris Gougeon
    14 August 2017
    Fameux retable d'issenheim, immanquable. Super rénovation du musée. Galerie du XXeme timide, quelques Picasso tardif, un Monet, entre autres.
    Mael Le Hir
    2 November 2017
    LE musée de Colmar, magnifiquement refait avec, par exemple, le Retable d'Issenheim ou la tapisserie reproduisant Guernica de Picasso.
    Ŝargi pli da komentoj
    foursquare.com
    8.5/10
    10,108 homoj estis ĉi tie
    Mapo
    1 Rue des Unterlinden, 68000 Colmar, Francio Akiri direktojn
    Mon-Sun 9:00 AM–6:00 PM

    Musée d'Unterlinden sur Foursquare

    Muzeo Unterlinden sur Facebook

    La Maison Des Têtes

    startanta $285

    Hotel Mercure Colmar Centre Unterlinden

    startanta $133

    Hôtel Quatorze

    startanta $148

    IBIS STYLES COLMAR CENTRE

    startanta $120

    Le Cerf

    startanta $0

    Brit Hotel Primo Colmar Centre

    startanta $72

    Rekomendindaj vidindaĵoj apude

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    St Martin's Church, Colmar

    The Église Saint-Martin (St. Martin church) is the main church and

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Kastelo Hohlandsbourg

    The Château de du Hohlandsbourg is a ruined castle in the commune of

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Château de Pflixbourg

    The Château du Pflixbourg is a castle in the Haut-Rhin département o

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Château de Kaysersberg

    The Château de Kaysersberg is a ruined castle in the commune of

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Château de Saint-Ulrich

    The Château de Saint-Ulrich (also known as the Château de G

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Château du Girsberg

    The Château du Girsberg (formerly named Petit-Ribeaupierre) is one of

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Église Notre-Dame de l'Assomption, Rouffach

    The Église Notre-Dame de l'Assomption (Our Lady of the Assumption

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Château du Haut-Ribeaupierre

    The Château du Haut-Ribeaupierre (Hohrappolstein) is one of three

    Similaj turismaj vidindaĵoj

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Palace of Culture (Iaşi)

    The Palace of Culture (Romanian: Palatul Culturii) is an edifice

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Mauritshuis

    The Royal Picture Gallery Mauritshuis (English: 'Maurice House') is an

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Palazzo Pitti

    The Palazzo Pitti (pa.ˈla.ttso ˈpi.tti), in English sometimes called t

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Luvro

    Luvro (franclingve Louvre, aŭ plene Musée du Louvre) estas unu el la p

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Museum of Fine Arts, Houston

    The Museum of Fine Arts, Houston (MFAH), located in the Houston Museum

    Vidu ĉiujn similajn lokojn