La Muzeo Kröller-Müller aŭ Kröller-Müller Museum ([krɵlərˈmylər myˌzeːjɵm]) estas nacia arta muzeo kaj skulptarta ĝardeno, situanta en la Nacia Parko De Hoge Veluwe en Otterlo en Nederlando. La muzeo estis fondita de la artkolektisto Helene Kröller-Müller kaj malfermiĝis en 1938. Ĝi estis la dua plej granda kolekto de pentraĵoj de Vincent van Gogh, post la Muzeo Van Gogh. La muzeo havis 380,000 vizitantojn en 2015.